Ĉeestante la Simpozion pri Lingvo, la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj Vundeblaj Homgrupoj organizita sub aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio, Richard Galbavy, Vica Konstanta Reprezentanto de Slovakio ĉe Unuiĝintaj Nacioj, raportis pri la Deklaracio de Nitro pri lingvopolitiko, akceptita de la kvarlanda grupo Visegrad (Ĉeĥio, Hungario, Pollando, Slovakio) ĉe sia konferenco en Nitro, Slovakio, pasintan julion. La konferenco estis fiksita por koincidi kun la 101-a Universala Kongreso de Esperanto samtempe okazanta en Nitro. La deklaracio traktis tri ĉefajn temojn:

 

  • Engaĝiĝon de civitanoj
  • Multlingvismon en la ekonomio kaj la socio
  • Klerigan inkludon

 

La Deklaracio emfazis la bezonon “kreskigi publikan konscion pri la graveco de lingvopolitiko” kaj lanĉi dialogon inter ŝlosilaj interesatoj pri lingvopolitika laboro.” Ĝi atentigis, ke neemfazo de multlingvismo povas konduki al socia ekskludo kaj generi maljustan diskriminacion. Rilate edukan inkludon, la Deklaracio emfazis la neceson lerni kaj uzi “pli malgrandajn/najbarajn lingvojn” kaj la uzadon de lingvolernado por antaŭenigi “eŭropan identecon kaj solidarecon.” Krome, ĝi rekomendis pliajn esplorojn “por konstati kiun fremdan lingvon oni lernu unue por instigi plian lingvolernadon” kaj por redukti la oftecon de frua forlaso de la lernejo.

 

“La konkludoj de la konferenco de Nitro,” aldonis Ambasadoro Galbavy, “konsistigas malgrandan sed konstruan kontribuon fare de Slovakio kaj la Visegrad-landoj al la daŭranta diskutado de la estonteco de Eŭropo, kiu celas fortigi lingvan justecon kaj demokration, farante eŭropan integriĝon signifoplena por ĝiaj civitanoj”.

 

Informilo de Esperanto por UN, n-ro 29

esperantoporun.org

Advertisements