En la lasta kunveno de la Komitato pri Monda Heredaĵo, 21 novaj lokoj eniris la liston de Monda Heredaĵo de UNESCO – Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Klerigo, Scienco kaj Kulturo. La kunveno okazis en Krakovo, Pollando.

 

Tri naturaj lokoj (pejzaĝoj) el Argentino, Ĉinio kaj Mongolio, kaj 18 kulturaj lokoj el Angolo, Brazilo, Kamboĝo, Ĉinio, Kroatio/Italio/Montenegro, Danio, Eritreo, Francio, Germanio, Barato, Irano, Japanio, Palestino, Pollando, Rusio, Sud-Afriko, Turkio, kaj Britio.

 

Nun la Listo de Mondaj Heredaĵoj sumiĝas je 1073 lokoj en 167 landoj. Angolo kaj Eritreo unuafoje eniris la liston. Du lokoj el Etiopio kaj Ebur-Bordo estis elprenitaj de la Listo de Mondaj Heredaĵoj Endanĝeritaj kaj du lokoj el Aŭstrio kaj Palestino eniris la liston, kiu entute nombras 54 lokojn.

 

La Komitato pri Monda Heredaĵo de UNESCO celas protekti la kulturan kaj naturan heredaĵon de ĉiuj landoj. Tiu heredaĵo estas endanĝerigata ne nur pro kutimaj kaŭzoj de kadukiĝo aŭ ruiniĝo sed ankaŭ pro sociaj, politikaj kaj ekonomiaj kaŭzoj.

 

Oni povas vidi mapon kaj bildojn pri la mondaj heredaĵoj, legi pri ili, kaj sekvi la agadojn, decidojn kaj subvenciojn rilatajn al la lokoj en la retpaĝo de la Komitato:

 

whc.unesco.org/en/list

Advertisements