Premio por klerigado de knabinoj

Kiel faktoro de ekonomia kaj socia progreso, klerigado por ĉiuj estas, ĝuste kiel seksa egaleco, fundamenta rajto. Tamen konstatinte, ke eble progreso estas atingita dum la lastaj dudek jaroj, oni rimarku ke knabinoj ankoraŭ tro ofte renkontas malavantaĝojn pli ol knaboj. Malriĉeco, geografia izoleco, handikapoj, fruaj edziniĝoj aŭ regantaj antaŭjuĝoj en certaj regionoj de la mondo ankoraŭ estas kelkaj el la obstakloj kiuj malebligas al knabinoj ricevi kleriĝon.

 

Kreita en 2015 fare de Uneska Plenuma Estraro kaj financata de Popola Respubliko de Ĉinujo, la Unesko-premio por Klerigado de Knabinoj kaj Virinoj rekonas la novigojn kaj esceptajn kontribuojn de individuoj, institucioj kaj organizoj en ĉi tiu kampo. La Premio estas donata ĉiujare al du laŭreatoj, elektitaj de ĵurio de internaciaj fakuloj, kiuj ambaŭ ricevas 50 000 dolarojn por helpi ilin en ilia laboro antaŭenigi la klerigadon al knabinoj kaj virinoj.

 

La Premio estis aljuĝita por la unua fojo en junio 2016, en ceremonio kiu okazis en Pekino, al la Direkcio pri Evoluo de Fruaĝa Infanklerigado de la Ministerio de Klerigado kaj Kulturo de la Respubliko de Indonezio kaj al la Priasignita (Trust) Reto de Virinaj Studentoj en Zimbabvo por iliaj novigaj projektoj.

 

Tiu premio celas kontribui al la atingado de la strebobjektoj pri edukado kaj seksegaleco de la Tagordo 2030 por Daŭripova Evoluo. Ĝi krome utilas por montri la gravecon kiun Ĉinujo atribuas al la plej vundeblaj grupoj kaj al egalaj ŝancoj por knabinoj kaj virinoj tra leĝoj, politoj(1) kaj internacia kunlaborado, antaŭ ĉio por certigi ilian sendependecon kaj plibonigi ilian kvaliton de vivo.

 

(1) Politoj:Novvorto kun signifo: Ĉiu aspekto de la konduto de institucio en eksteraj rilatoj, ĝenerale bazita sur interna regularo aŭ formulita politika celo.

 

 

La artikolon el la angla lingvo tradukis Johan Derks, Nederlando.

 

Unesko-Kuriero, 2017 n-ro 1

uea.org/pdf/Unesko-Kuriero_1-2017.pdf

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s