Hungario: «transitaj areoj», kiuj similas malliberejojn

La rifuĝintoj estas malliberigataj en fermitaj centroj, kaj prigardataj dum la ekzameno de iliaj azilpetoj.

 

Ĉiumonate, centoj da rifuĝintoj, kiuj revas pri Eŭropo, haltigas sian vojaĝon antaŭ bariloj ornamitaj per pikdratoj, kiuj laŭiras la serbo-hungaran landlimon. Tiuj, kiuj sukcesas transpasi ĝin, devas atendi la traktadon de siaj azilpetoj en unu el ambaŭ «transitaj areoj», starigitaj de Budapeŝto pasintan marton.

 

La familio de Hamad Ahmadi ekzemple, deveninta de Afganio, estis elpelita el Hungario post du monatoj da restado en unu el tiuj baritaj «transitaj areoj». Hamad asertas, ke li estis prigardata la tutan tagnokton.

 

«Policistoj estas ĉie, tage kaj nokte. (…) Kiam nia bebo naskiĝis, mia frato kaj mi iris al malsanulejo. Nu, ni estis kondukitaj de la polico, same kiel ni estus malliberuloj», memoras Hamad Ahmadi.

 

Hungario, kiu estas enirejo al Eŭropa Unio uzata de centoj da miloj da migrantoj en 2015, fariĝis intertempe kvazaŭa fortreso. La konservativa registaro de Viktor Orban prenis sur sin la situacion. Sed Unuiĝintaj Nacioj antaŭnelonge reagis opiniante, ke la lando malobservas la juron de Eŭropo kaj UN.

 

«Kelkajn tagojn antaŭe, la Alta-Komisaro de UN pri rifuĝintoj Filippo Grandi iris al Hungario. Li vizitis unu el ambaŭ «transitajn areojn». Li postulis de Hungario, ke ĝi plibonigu la aliron de la azilpetantoj, kaj fermu tion, kion ĝi nomas «transitaj areoj», sed kiuj laŭ ili, estas fakte detencentroj», memorigas Hans Friedrich Schodder, reprezentanto de la Alta-Komisaro de UN pri rifuĝintoj.

 

La politiko de la hungara registaro havas kiel efikon, malkuraĝigi la migrantojn, kiuj preferas provi eniron en la najbarajn landojn. Hungario nombris nur 2 217 azilpetantojn en 2017, t.e dekoble malpli ol pasintjare.

 

Neniam Milito Inter Ni

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s