UEA pledas por ne-perforto

La 2-an de oktobro, Unuiĝintaj Nacioj invitas la mondon kunsoleni la Internacian Tagon de Ne-perforto. La Tago celas disvastigi konscion pri la ne-perforta vojo al solvado de konfliktoj, inspirite de la filozofio kaj persona ekzemplo de Mahatmo Gandhi, kiu nomis la ne-perforton “la plej granda potenco je la dispono de la homaro.”

 

En ĉi tiu tago, Universala Esperanto-Asocio deklaras sian firman subtenon por la alvoko de UN, kies aktualeco estas konfirmita ĉiutage per novaĵoj el ĉiuj kontinentoj. La principoj kaj agoj de ne-perforto respondas al la streboj de la Esperanto-movado, per la disvastigo de lingvo neŭtrale homa, kultivi pacon, toleremon kaj komprenon tutmonde. Sekve, UEA kondamnas ajnan formon de perforto, kaj substrekas ke plena respekto al la homaj rajtoj estas nemalhavebla bazo por la konstruado de kulturo orientita al paco kaj interkompreniĝo inter la popoloj.

 

Gazetara Komuniko, n-ro 707 (2017-10-02)

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s