La ekstremismaj grupoj estas la precipa obstaklo por la paco en Malio

La aktivaĵoj kaj rimedoj de la ekstremismaj kaj terorismaj grupoj, samkiel iliaj krimaj retoj, estas la precipa obstaklo por la efektivigo de la Interkonsento pri Paco de Malio, asertis hodiaŭ la speciala reprezentanto de Unuiĝintaj Nacioj por tiu lando.

 

Mahamat Saleh Annadif liveris al al Konsilio pri Sekureco informon per videokonferenco el Bamako pri la situacio en tiu lando kiun li taksis neeltenebla pro la perdo ĉiutaga de membroj de la Integrita Multdimensia Stabiligo de Unuiĝintaj nacioj en Malio (MINUSMA) pro la uzado de minoj kaj improvizitaj eksplodigiloj.

 

Li klarigis ke , por batali kontraŭ tiaj armiloj, unue oni devas identigi kaj la teknikistojn kaj la sponsorojn, plejverŝajne eksterlandanoj, kiuj provizias ilin al la ekstremismaj organizoj.

 

En tiu senco, Annadif ripetis la bezonon je financado, kiu pliiĝis, pro la urĝeco investi super la protektado kontraŭ la nerektaj atakoj kaj je pli bonaj viglad-sistemoj, detektado kaj frua alarmo.

 

Andy Hernández Martínez

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s