Miroslav Lajčák, Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, finis la 72an ĝeneralan debaton [25 sep 17] atentigante pri la graveco de preventado de konfliktoj antaŭ ĝiaj eksplodoj, la subten-neceso de packonservado, daŭripova evoluigo kaj observado de homaj rajtoj kaj seksa egaleco.
Parolante al 196 statestroj, registraroj kaj delegacioj, Lajčák rememorigis ke ili reasertis siajn dediĉojn al Unuiĝintaj Nacioj (UN), kaj unu la alian. Ke ili estas pli fortaj kune, en sistemo bazita sur dialogo kaj multflankismo. Kaj ke alia vojo signifas riskon de ripetado de pasintecaj eraroj.
Sur la fono estis la ora kolono kun la emblemo de UN, kie ĉiuj 196 homoj parolis. Ne ĉiuj mesaĝoj estis pozitivaj, kaj multaj kritikis aliajn landojn kaj la Unuiĝintajn Naciojn. Lajčák diris ke ili rajtas paroli tiel. Kaj sendepende de grandeco, loĝantaro aŭ ekonomio, ĉiuj delegacioj aliris la saman tribunon, dum la sama kvanto da tempo. Ili libere parolis, sen cenzuro.
La temo de la debato estis “Atento al Homoj – Strebi por Paco kaj Deca Vivo por Ĉiuj en Daŭripova Mondo”.
“Ni parolis pri pluraj defioj en la lasta semajno. Vi parolis pri ĝiaj efikoj en la landoj de la mondo. Pli grave, vi parolis pri ĝiaj efikoj en homoj. Ni aŭskultis pri homoj kurantaj de pafarmiloj aŭ de eksplodantaj bomboj. Homoj kiuj vivas dum semajno kun la sama elspezo kiom kelkaj inter ni konsumas por kafotaso.”
“Homoj trudataj elekti inter riski resti, aŭ riski fuĝi. Homoj kiuj demandas sin pri la venonta uragano, aŭ pri kiam iliaj vilaĝoj estos subakvaj. Homoj kiuj ne esperas aŭ jam malesperiĝis pri internacia pacprocezo. Kaj homoj kiuj ankoraŭ atendas ke justico kaj homaj rajtoj estos parto de ilia ĉiutaga vivo”.
Rafael Lima