La 24-an de majo ĉi-jare, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis ege signifan rezolucion rilate la uzadon de lingvoj en tiu organizaĵo. Tiu rezolucio estis direktita al tradukado. Ĝi laŭdis la profesian tradukadon: “Profesia tradukado, kiel fako kaj kiel arto, ludas gravan rolon en apogado de la celoj kaj principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kunigante la naciojn, faciligante dialogadon, interkomprenon kaj kunlaboron, kontribuante al evoluigo kaj la fortigo de monda paco kaj sekureco.”

 

La rezolucio, en siaj enkondukaj alineoj, aludis al la Celoj por Daŭripova Evoluigo, kiuj, laŭ la rezolucio “rekonas, ke ĉiuj kulturoj kaj civilizoj povas kontribui al, kaj estas nemalhaveblaj povigantoj de, daŭripova evoluigo.”

 

Ĝi asertis, ke “respekto al la monda kultura kaj lingva diverseco estas esenca premiso de antaŭenigo, ene de Unuiĝintaj Nacioj, de la spirito de malfermiteco, egaleco kaj dialogado,” kaj ĝi rekonis “la rolon de multlingvismo … kiel kernan valoron de la Organizaĵo, kaj ĝian praktikon kiel rimedon por antaŭenigi, protekti kaj konservi la diversecon de lingvoj kaj kulturoj tutmonde.”

 

Kaj, fine kaj ĉefe, ĝi deklaris la 30-an de septembro “Internacia Tradukada Tago,” kiam oni festu la rolon de tradukistoj kaj levu la publikan konscion pri la valoro de tradukado.

 

Universala Esperanto-Asocio, jam de jaroj, atentigas Unuiĝintajn Naciojn, ke ĝi ne donas sufiĉan atenton al lingva diverseco, malgraŭ sia oficiala lingva politiko difinanta la formalan lingvouzon ene de la organizaĵo mem. UN emas akcepti la helpon de tradukistoj kaj interpretistoj sen agnoski ilian gravecon. Ekster la organizaĵo, en sia rilato al mondaj problemoj, UN malofte levas la demandon pri lingva diverseco kiel faktoron en planado kaj realigo de programoj pri evoluigo: la ekspertoj faras siajn planojn pere de la grandaj lingvoj, precipe la angla, kaj supozas, ke apenaŭ necesas konsideri la fakton, ke la homoj al kiuj tiuj planoj ofte estas direktataj, nome la malriĉuloj kaj la simplaj homoj, ne povas efike reagi ĉar ili ne regas la lingvon de la planantoj. Nia Asocio, pere de siaj UN-reprezentantoj, daŭre emfazas tiun grandan lingvan fendon inter la planantoj kaj la planatoj.

 

La nova atento al tradukado estas do faktoro tre pozitiva en la evoluo de lingvaj demandoj ĉe UN. Esperantistoj eble asertos, ke, uzante Esperanton, oni povus solvi la tutan problemon alimaniere. Ili ne malpravas – sed ĝis UN rekonos la plenajn implicojn de lingva diverseco, ĝi ne venos al konsiderado de radikalaj solvoj. Nunmomente, Esperanto estas solvo kiu serĉas problemon: ĝis UN rekonos la problemon, ĝi ne venos al konsiderado de solvoj.

 

Helpe de la provoko de UEA, oni fondis antaŭ kelkaj jaroj la Studogrupon pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj, en kiu membras pluraj fakuloj pri lingva politiko, inkluzive de esperantistoj. Tiu grupo estas forumo por pridiskuti lingvajn demandojn kaj konsciigi UN-funkciulojn pri la graveco de tiuj problemoj. Ni daŭre laboros tiucele, ĝis UN pli klare komprenos la dimensiojn de la problemo.

 

Intertempe, ni festu ĉiujare, kune kun tiuj aliaj konsciantoj pri lingvaj diferencoj, la tradukistoj, la kreskon de konscio, flanke de UN, pri la lingva diverseco.

 

Informilo de Esperanto por UN, nº 31

Advertisements