La Unuiĝintaj Nacioj kritikas la kunlaboron inter Libio kaj Eŭropa Unio

«La kunlaboro inter Eŭropa Unio kaj Libio por haltigi alvenon de migrantoj estas malhumana», senafekte deklaris la Alta-komisaro pri la homaj rajtoj de UN, mardon 14an de novembro. Revene de misio en Libio, la observantoj de UN konstatis, ke la situacio de la migrantoj en la lando difektiĝas. Tiuj delokitoj suferas pro «neimageblaj hororoj» memorigas Zeid Ra’ad Al Hussein, kiu kondamnas la helpon provizitan de EU al la libiaj aŭtoritatoj.

«La suferoj de la migrantoj en Libio estas krimego kontraŭ la homaro». Ĉu la mesaĝo de Zeid Ra’ad Al Hussein estos aŭdata?

Miloj da viroj, virinoj kaj infanoj amasigitaj unuj sur la aliaj en hangaroj, malgrasiĝintaj, traŭmatizitaj, senigitaj de sia digneco, batataj per elekta bastono; virinoj seksperfortitaj fare jen de homŝakristoj, jen de provosoj de la oficialaj detencentroj: jen kion raportas la observantoj de UN, kiuj vizitis kvar centrojn de la libia departemento de lukto kontraŭ la kontraŭleĝaj migradoj. En tiuj centroj, la nombro de personoj preskaŭ triobliĝis inter septembro kaj novembro 2017.

Bruselo konodamnas tiujn detenkondiĉojn kaj volas ties plibonigon, kun centroj konformaj kun la internaciaj normoj. Tio ne solvos la problemon, respondas la Alta-komisaro de UN, kiu kontestas la helpon provizitan favore al la libiaj marbordaj gardistoj, por interkapti la migrantojn en la maro.

Komence de novembro, dum sukuroperaco de NRO, libia patrolŝipo, malobservante la instrukciojn de la itala mararmeo, kaŭzis la morton de kvin migrantoj, en abrupta manovro.

Ĉi-mardon [14 nov 2017], la Libia mararmeo denove postulis helpon de la Eŭropanoj por renovigi la ŝiparon de ĝiaj marbordaj gardistoj.

Neniam Milito Inter Ni

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s