La arto pri napola pico iĝas homara heredaĵo

Napolo (Itallando) estas la origina loko de la pico. Ĵaŭde la 7-an de decembro la arto de la napolanoj pri picofarado – kiu famigis tutmonde tiun spcialaĵon de la itala kuirarto – estis enlistigita kiel “Nemateria kultura heredaĵo” de Unesko (Unuiĝint-Naciara Edukada [Kleriga], Scienca kaj Kultura Organizo).

Tutmonde du milionoj da homoj aliĝis al la petskribo kiu subtenis la kandidatiĝon de tiu metio, kiu nuntempe estas praktikata en Napolo de preskaŭ tri mil picokuiristoj.

Tiu kuirarta kompetenteco komenciĝis en la 16-a jarcento. Ĝi inkludas miksaĵon de kantoj, ridetoj, teĥnikoj, krom la okulfrapa manipulado de la pastaĵoj.

Decidis la aferon iu interregistara komitato kunvenanta ĉi-semajne en la insulo Jeju de Sudkorelando. Entute estas 34 kanditatiĝoj al la listo, kiu enhavas 365 tradiciojn enlistigatajn. Tiu listo de Unesko pri nemateria kultura heredaĵo estis kreita en 2003 kaj ĝi celas tradiciojn, kutimojn, morojn kaj metiojn transdonatajn de generacio al generacio.

Paulo Cesar Pires

esperanto.blog

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s