La 24-an de marto 2017, la Sekureca Konsilio de UN unuanime akceptis Rezolucion 2347 pri protektado de kultura heredaĵo, epokfara venko! Necesis preskaŭ unu jarcento kaj duono por ke la ideo maturiĝu. Dum la kelkaj pasintaj jaroj, ĉio subite ekprogresis. Naskiĝis nova konsciiĝo pri la rolo kiun kultura heredaĵo povas ludi por stimuli sekurecon.
La nombro de armaj konfliktoj intensiĝis ekde la 1980-aj jaroj, unue en Centra Azio (Afganio) kaj poste, parte, en la regionoj de Proksima Oriento (Irako kaj Sirio) kaj de Okcidenta Afriko (Malio), kio kuntrenis la oftiĝintan detruon de historiaĵoj fare de terorismaj grupoj kaj la subitan kreskadegon de ŝakrado de artefaktoj. Fronte al la detrua frenezeco de la organizo “Islama Ŝtato” (IŜ), la internacia komunumo reagas kun nova energio kaj pliampleksigas la gamon de la iloj ebligantaj protekti kiel eble plej bone la kulturan memoron de la homaro. En 2017, ĝi unuanime esprimis sian politikan volon por protekti la mondan kulturan heredaĵon. Rezolucio 2347 de la Sekureca Konsilio de UN formale rekonas ke la defendo de la kultura heredaĵo estas imperativa por sekureco.
Longan tempon bezonis embria ideo pri la imuneco de la kulturaĵoj dum milito, por fariĝi historia decido, kiu atestas novan konsciiĝon pri la rolo de kulturo por la sekureco.
Tiu historio komenciĝis fine de la 19-a jarcento, kiam dek kvin eŭropaj ŝtatoj kunvenis en Bruselo (Belgio) la 27-an de julio 1874, por ekzameni la projekton de internacia interkonsento pri la leĝoj kaj moroj de la milito. La Deklaracio kiu rezultis, post unu monato, indikis, en sia Artikolo 8, ke dum milito la farinto de “ĉia kapto, intenca detruo aŭ difektado (…) de historiaj monumentoj, artaĵoj aŭ sciencaĵoj, devas esti persekutata de la kompetentaj aŭtoritatoj”.
Post dudek kvin jaroj, iniciatite de la Rusia caro Nikolao la II-a, Internacia Konferenco pri Paco estis okazigita en Nederlando, en 1899, por revizii la (neniam ratifotan) Deklaracion de 1874, kaj akcepti Konvencion Respekte pri la Leĝoj kaj moroj de Surtera Milito.
Konata ankaŭ kiel La Haga Konvencio, tiu ĉi teksto konsiderinde evoluigis la internacian juron kaj starigis la principon de imuneco de la kulturaĵoj. “Okaze de sieĝo kaj bombado, ĉiaj necesaj klopodoj devas esti farataj por laŭeble ŝpari la konstruaĵojn dediĉitajn al religiaj kultoj, artoj, sciencoj aŭ karitataj celoj, historiaj monumentoj, hospitaloj […] se tiuj ne estas samtempe uzataj por militaj celoj. La devo de la sieĝatoj estas indiki tiujn konstruaĵojn aŭ kunvenejojn per specialaj videblaj signoj, kiuj estos antaŭsciigitaj al la sieĝontaro”, precizigas Artikolo 27 de la Regularo (reviziita la 18-an de oktobro de 1907). Post tri jardekoj, en 1935, la Antaŭparolo de la Roerich-Pakto, tutamerika iniciato por protekti artajn kaj sciencajn instituciojn kaj historiajn monumentojn, formulis la ideon ke la kulturaĵoj “konstituas la heredaĵon de la kulturo de la popoloj”, kaj tial devas esti protektataj “dum milito kaj paco “.
Konvencioj kaj dekretoj epokfarantaj
Decida paŝo pri tiu temo okazis post la dua mondmilito. En 1948, Nederlando submetis al Unesko novan projekton de internacia teksto pri la protekto de artaĵoj en kazo de arma konflikto. La Organizo komencis proceduron de verkado de nova internacia konvencio akceptota en Hago (Nederlando) en 1954.
Sekurigo kaj respekto estas la devizaj vortoj de la Haga Konvencio por protekti artaĵojn kaze de arma konflikto kaj de ĉi ties Protokolo el 1954. “La atencoj kontraŭ artaĵoj de kiu ajn popolo” estas internacie rigardataj kiel “atencoj kontraŭ la kultura heredaĵo de la tuta homaro”. La teksto ankaŭ antaŭvidas sekurigi “la imunecon de la kulturaĵoj sub speciala protekto”, koncernanta “malmultajn rifuĝejojn por ŝirmi moveblajn artaĵojn kaze de armaj konfliktoj, kaj monumentarojn kaj aliajn plej gravajn kulturajn nemoveblaĵojn”.
En tiu sama jaro 1954, Egiptio decidis konstrui la Asuanan Baraĵon, kiu estis inundonta la Nilan valon almonte de Asuano, kaj grandan nombron da 3000-jaraj monumentoj de tio kio iam estis Nubio. Petite de Egiptio kaj Sudano, por savi tiujn monumentojn, unu el la plej impresaj en la historio de la homaro, Unesko komencis internacian kampanjon, kiu daŭris du jardekojn, inter 1960 kaj 1980. La Kampanjo por Nubio estis ĉe la origino de la Konvencio pri la Protekto de la Monda Kultura kaj Natura Heredaĵo, konata kiel Konvencio de 1972, stariganta la Liston de la monda heredaĵo de la homaro. La teksto antaŭvidas la registradon, en la Listo de la endanĝerigita monda heredaĵo, de la aĵoj minacataj de gravaj danĝeroj, inter kiuj troviĝas la armaj konfliktoj ĵus eksplodintaj aŭ minacantaj tuj eksplodi.
Esence danke al tiuj tekstoj, interalie, kaj al kunlaboro kun Unesko, la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio povis kondamni al sepjara mallibereco la eksan komandanton de la Jugoslavia mararmeo Miodrag Jokić, en 2004. Temis pri la unua kondamno pro intenca detruo de kultura heredaĵo. Sub lia komando, centoj da obusoj estis pafataj inter la komenco de oktobro kaj la fino de decembro 1991 al la malnova urbo Dubrovnik, samjare registrita kiel Endanĝerigata monda heredaĵo.
Ĉefe sekve de tiuj konfliktoj, Unesko kaj pluraj Ŝtatoj, la partoprenantaj partioj de la Konvencio el 1954, reekzamenis ĝin kaj ellaboris la Duan Protokolon, akceptotan en 1999. Tio enkondukis novan sistemon de plifortigita protekto por la plej gravaj kulturaĵoj, kiuj ankaŭ devas esti protektataj de adekvata nacia leĝaro, kapabla taŭge puni la gravajn rompojn de la Konvencio. Kiel gravajn rompojn oni rigardas interalie ŝtelojn, rabojn, atakojn aŭ vandalismajn agojn kontraŭ kulturaĵoj, aparte tiuj metitaj sub plifortigita protekto.
Pli lastatempe, en 2016, la Internacia Puna Kortumo (IPK) deklaris kulpa pri militkrimo kaj kondamnis al naŭjara mallibereco Ahmad Al Faqi Al Mahdi, malian ĝihadiston, pro la detruo, en 2012, de dek kultaj lokoj en la urbo Timbukto, tiam falinta en la manojn de Ansar (ad-) Din, grupo ligita al Al-Qaida [Al- Kaida]. Historia juĝo: neniam antaŭe detruo de kultura heredaĵo estis rigardata kiel militkrimo (vidu p. 18).
“Tuj post la detruoj, Unesko submetis la kazon al la IPK, por ke tiuj krimoj ne restu nepunataj”, klarigas Irina Bokova, Ĝenerala Direktorino de Unesko. La Organizo entreprenis serion da agadoj, ekde disponigo de topografiaj informoj al la armitaj fortoj, ĝis rekonstruo de la maŭzoleoj. Unuafoje en la historio, la sekurigo de la kultura heredaĵo de iu lando estis enskribita en la mandato de la Misio de Unuiĝintaj Nacioj (Rezolucio 2100). Al la MINUSMA [Multdimensia Misio integrita en UN por la stabiligo en Malio] estas taskite “protekti la kulturajn kaj historiajn lokojn de la lando kontraŭ ĉiaj atakoj, kunlabore kun Unesko”.
2015, turnopunkto
La jaro 2015 signis veran turnopunkton en la sinteno de la internacia komunumo rilate al kultura heredaĵo. Kuraĝigate de Unesko, kvindeko da landoj akceptis en februaro Rezolucion 2199 de la Sekureca Konsilio (vidu p. 12), malpermesantan komercadon de kulturaĵoj devenantaj el Irako kaj Sirio. “Tiu rezolucio rekonas ke la kultura heredaĵo troviĝas ĉe la unua linio de la hodiaŭaj konfliktoj, kaj ludas unuarangan rolon por restaŭri la sekurecon kaj konstrui politikan respondon al la krizo”, dirs tiam Irina Bokova.
Post unu monato, konvinkiĝinta pri la efikeco de la soft power [milda povo, subkomprenite: de konvinkado], el Bagdado (Irako) ŝi lanĉis en la sociaj retoj kampanjon, Unite4Heritage [Unuiĝu por heredaĵo], celantan kunigi la mondan junularon ĉirkaŭ la valoroj de kultura heredaĵo kaj de ĉi ties protektado.
La 1-an de septembro 2015, la UNa Instituto por Trejnado kaj Esplorado (UNITAR) publikigis satelitajn fotaĵojn montrantajn ke la templo de Bel en Palmiro estas ĝistere detruita de la ĝihadistoj de IŜ. La ĉefa konstruaĵo de tiu loko apartenanta al la monda heredaĵo en Sirio ne plu ekzistas! Baldaŭ post tio, Italio formulis antaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la ideon krei trupunuojn de “Blukaskuloj por kulturo”. La lando subskribis, en februaro 2016, interkonsenton kun Unesko permesantan krei unuan specialan trupunuon taskitan protekti la kulturan heredaĵon en urĝaj situacioj. Ĝi konsistas el italaj civilaj spertuloj kaj “karabenistoj” [itala nomo de la ĝendarmoj] specialiĝintaj en la lukto kontraŭ la kontraŭleĝa komerco de kulturaĵoj.
Jen nun la vico de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kiuj, kun Francio, organizis sub la egido de Unesko, internacian konferencon pri la protekto de la kultura heredaĵo en la konfliktaj zonoj. En decembro 2016 pli ol 40 landoj kunvenis en Abudabio por reaserti sian “komunan volon sekurigi la endanĝerigitan kulturan heredaĵon de ĉiuj popoloj kontraŭ ĝia detruo kaj ĝia kontraŭleĝa komerco”, kaj rememorigi ke la sinsekvaj Konvencioj, ekde 1899, “nin devigas protekti kaj la homajn vivojn kaj la kulturaĵojn”.
Laŭdire de Irina Bokova, jen “nova kultura pejzaĝo” kiu skiziĝas, “nova monda konscio” kiu manifestiĝas, “nova kompreno de la ligiloj inter paco kaj heredaĵo” kiu naskiĝas. Ŝiaj konvinkoj estis baldaŭ konfirmitaj per la akcepto de Rezolucio 2347 de la Sekureca Konsilio, la 24-an de marto 2017.
Tiu ĉi teksto enviciĝas kiel daŭrigo de la internacia konferenco en Abudabio, al kies du ĉefaj praktikaj atingoj ĝi revenas: la kreo de internacia fonduso kaj la organizado de reto da rifuĝejoj por la minacataj kulturaĵoj. Ĝi ankaŭ reliefigas la ligilon inter terorismo kaj organizita krimularo.
Unuafoje en la historio, rezolucio de UN pritraktas la tuton de la minacoj kiuj endanĝerigas la kulturan heredaĵon, sen geografiaj limoj kaj kiuj ajn estas la krimantoj: identigitaj terorismaj organizaĵoj registritaj sur la listoj de UN, aŭ aliaj armitaj grupoj.
Catherine Fiankan-Bokonga
Tradukis d-ro Christian Lavarenne