Mobilizi tutmondan movadon
Nour kaj Bayan, du fratinoj de Damasko, kiuj forkuris de la milito en Sirio, nun loĝas en Parizo. Antaŭ la konflikto, “kultura heredaĵo tuŝis ĉiun senson, de la sento de malnovaj ŝtonaj muroj sub viaj manoj kaj la delikata odoro de jasmeno en la aero, al la melodia alvoko al preĝo resonanta en viaj oreloj,” ili klarigas. La historio de ĉi tiuj du junaj virinoj, kiu reflektas iliajn personajn vidpunktojn pri kulturo kaj heredaĵo, estas unu el multaj dividitaj per Twitter fare de Unite4Heritage [Unuiĝu por heredaĵo], tutmonda movado lanĉita de Unesko en marto 2015. Ĝi celas mobilizi gejunulojn kontraŭstari la propagandon de violenta ekstremismo tra la noviga uzo de sociaj retoj. La ideon de la movado puŝis senprecedencaj lastatempaj atakoj je kultura heredaĵo – per la detruo de ĝihadistoj en Nimrud kaj Hatra, kaj precipe la prirabado de la Mosul-Muzeo en Irako. Fotaĵa-kaj-rakonta konkurso lanĉita en Instagram kaj Facebook ricevis pli ol 10 000 kontribuaĵojn el la tuta mondo, ankaŭ de Sirio baldaŭ post kiam ĝi estis lanĉita, en julio 2015. Kelkajn monatojn poste, la kampanjo komencis atingi naŭ milionojn da homoj ĉiun semajnon, multaj el kiuj estas junaj. Ili utiligis Unite4Heritage kiel sian propran platformon por interŝanĝi historiojn kaj ideojn. En tre mallonga tempo, ĝi fariĝis tutmonda amasa movado de gejunuloj. Esprimante alternativan diron el kion diras ekstremistoj, Unite4Heritage estas parto de “Empowering Youth to Build Peace” [Povigi gejunulojn por konstrui pacon], integrita en la Unesko-kadro por Agado. Ĝi estas gvidata de la celo “ekipi junajn virinojn kaj virojn per scio, kapabloj kaj valoroj, kiuj ebligas al ili vivi pacan, konstruan kaj produktivan vivon, engaĝiĝi kiel respondecaj tutmondaj civitanoj kaj resti risortivaj al iu ajn formo de misuzo aŭ manipulado, inkluzive radikaligon kaj violentan ekstremismon”. Kiel diris Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko, “Hodiaŭ ni vidas la kreskon de nova generacio de ciferecaj indiĝenoj… Tro ofte, Interreto povas disponigi potencan laŭtparolilon por perforto”.
“Ni devas jugi la tutan povon de Interreto por paco, por plivastigi ŝancojn por dialogo kaj civila partopreno, por nutri kaj antaŭenigi junajn zorgojn kaj vidojn”, ŝi substrekis. En tempo, kiam neanstataŭigeblej kulturaj heredaĵoj kaj kulturaj esprimoj estas pli kaj pli atakataj, Unite4Heritage kunvenigas junajn kaj civilajn organizojn, komunumojn kaj retojn, politikistojn, esploristojn, amaskomunikistojn, sociajn laboristojn kaj aliajn agantojn por trakti malamecajn problemojn kiuj influas iliajn sociojn kaj komunumojn.
Tradukis Saed Abbasi