Ĉefo de UN emfazas gravecon de prevento de konflikto

Ĝenerala Sekretario de UN, António Guterres, merkrede [20 dec 2017] emfazis la gravecon de prevento de konflikto fronte al ne nur kvanta, sed ankaŭ kvalita ŝanĝiĝo de minacoj al internacia paco kaj sekureco.

Guterres diris al la Sekureca Konsilio de UN, ke prevento devas esti en la centro de ĉio, kion ni faras. Malebligi konflikton estas pli bone ol trakti ĝin.

Li diris, ke prevento povas eviti tragikan homan suferon kaj eĉ ŝpari monon. Kvankam malfacile kvantigita kaj ofte for de amaskomunikiloj, la prevento estas sendanĝera investo, kiu alportas abundajn kaj videblajn dividendojn. Disvolvado estas unu el la plej bonaj rimedoj de prevento, kaj la Tagordo 2030 [Celoj por Daŭripova Evoluigo] donas al ni enorman povigon. Li diris, ke respekto al ĉiuj homaj rajtoj – ne nur civilaj kaj politikaj, sed ankaŭ ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj – estas esenca elemento de preventado.

Yu

Ĉina Radio Internacia

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s