Rifuĝintaj sciencistoj: diskretaj pioniroj de esplorado

En mondo disŝirata de militoj, la sciencaj esploristoj, kies individuaj kaj intelektaj liberecoj estas sub minaco, bezonas duan ŝancon por daŭrigi sian laboron en sekura medio. Einstein substrekis tion en 1933: sen tiuj liberecoj ekzistus nek Shakespeare, nek Goethe, nek Newton, nek Pasteur, nek Lister… Nur liberaj homoj produktas inventaĵojn kaj intelektajn verkojn, kiuj, por ni modernuloj, igas la vivon travivinda.

Dum jardekoj, spite al la suspektemo de aŭtoritatuloj, alfrontante la humiligon de kontrolado kaj subpremo, esploristo pri Teoria Fiziko daŭrigis sian instruadon kaj siajn esplorojn. Klerigita en Eŭropo, li abunde publikiĝis kaj gajnis internacian reputacion. Malgraŭ tio, li spertis jardekojn de sufero, defendante la politikajn liberecojn de sia lando kaj la rajtojn de siaj studentoj, kiuj batalis por tiuj samaj rajtoj. Kaj fine li devis fuĝi kaj serĉi la sekurecon de usonaj universitatoj.

Ni ne estas en la 1930-aj jaroj. Tiu sciencisto ne estas Albert Einstein. Multe pli ĵuse, en 2012, la Fonduso por Helpo al Esploristoj de la Instituto de Internacia Edukado (IIE-SRF)− programo, kiun mi gvidas − ricevis lian helpopeton.

Tiu fama sciencisto estas unu el miloj devigitaj definitive forlasi sian landon. Ni hodiaŭ rikoltas la fruktojn, ĉar li puŝas la limojn de la scienco por la bono de la tuta homaro.

Ni devus pensi, ke la lecionoj estis spertitaj kaj ke tio protektos nin de novaj krizoj. Nu, la historio ripetiĝas. Jen ni en 2017 kaj plia jaro kompletiĝas antaŭ miloj da vivoj renversitaj de perforto kaj nestabileco. Ĉirkaŭ 65,6 milionoj da homoj perforte translokitaj, 22,5 milionoj da rifuĝintoj kaj 10 milionoj da sennaciuloj: tia estas la monda situacio taksita de la Alta Komisarejo de Unuiĝintaj Nacioj por la Rifuĝintoj (HCR). Ĉiutage, averaĝe 28 300 homoj estas forpelataj de sia hejmo pro konfliktoj kaj persekutoj.

Ne nur rifuĝintoj

Tiuj ciferoj skuas kaj ni ofte fatalisme akceptas ilin. Sed ni uzu tempon, kelkajn momentojn, por imagi la nenombreblajn amasojn movitajn de la pasinta jarcento. Ni bone scias, ke ili ne estas “nur” rifuĝintoj. Temas pri patroj kaj patrinoj, fratoj kaj fratinoj, nepoj kaj nevoj. Temas pri najbaroj kaj plenaj membroj de niaj socioj. Ili faris la fundamentojn de niaj urboj kaj tre ofte ili transiris la landlimojn por servadi kiel ponto al niaj kulturoj kaj ekonomioj.

Multaj tion faris danke al sia laboro: instrui en lokaj universitatoj, publikigi la lastajn sciencajn malkovrojn – diskretaj pioniroj, kiuj antaŭenigas la sciencon ĉie en la mondo.

En 1933, kiam Hitler ekhavis la potencon, Albert Einstein havis la bonŝancon troviĝi en Usono. Lia domo estis prirabita kio lin konvinkis ke li ne povas plu konsideri Germanion sia patrujo. Post mallonga restado en Eŭropo, li revenis al Usono, kie li eniris la novan Instituton por Altnivela Studado de Princeton, en ŝtato. Oni tute ne bezonas kompreni la teoriojn de Einstein por taksi lian grandegan kontribuon al la scienco.

Malmultaj inter ni scias, ke en la lasta jarcento miloj da sciencistoj kaj esploristoj, kiuj fuĝis de tiu Eŭropo disŝirita de la milito, elstaris en siaj gastigaj landoj, eĉ kiam ili estis hontinde rifuzitaj de la societoj kaj institucioj de tiuj landoj. En la jaroj 1930-aj kaj 1940-aj en Usono, la Komitato por Urĝa Helpo al Translokiĝintaj Alilandaj Esploristoj (EC), grupo de asocioj por helpo al rifuĝintoj – inter ili IIE – helpis preskaŭ 400 esploristojn, el kiuj centon da fizikistoj, trovi postenon en universitato. La ekonomikisto Petra Moser montris, ke la patentoj, nur en Usono, multobliĝis je pli ol 30% en la fakoj plej okupataj de judaj sciencistoj en la 1930-aj jaroj. La “ondo” sur la postaj generacioj havis netakseblan valoron.

En la sama epoko de Einstein, Erwin Schrödinger fuĝis de persekutoj en sia patrujo Aŭstrio por aliĝi al la Dublina Instituto por Altnivelaj Studoj en la fino de la 1930-aj jaroj. Liaj verkoj pri teoria fiziko alportis al li la Nobelpremion en 1933.

Kaj Hans Bethe, alia uson-germana fizikisto, fakulo pri nuklea fiziko kaj Nobelpremiito pri Fiziko en 1967, havis ŝlosilan rolon en la kreado de la hidrogena bombo. Li sekve faris kampanjon kun Einstein kontraŭ nukleaj testoj kaj la armilkonkurado.

Elstaraj kontribuoj

Pli ol triono de la Nobelpremioj aljuĝitaj al Usono en la fakoj ligitaj al sciencoj, teĥnologioj, inĝenierarto kaj matematiko kronis sciencistojn de alilanda deveno. Ni plu celebras la rifuĝintojn pro la kontribuoj, kiujn ili faris al la scienco kaj la socio post ricevo de dua ŝanco. Sergey Brin [Сергей Брин], kunfondinto de Google kaj nuna prezidanto de Alphabet, la ĉefentrepreno de Google, havis nur 6 jarojn en 1979 kiam, forlasinte Sovetunion, lia familio alteriĝis en Usono.

De post 2002, la Fondaĵo de Helpo al Esploristoj de IIE daŭrigas la agadon de la Komitato de Urĝa Helpo, donante manon al la esploristoj spertantaj konfliktojn kaj persekutojn. La plej multaj estis translokitaj aŭ estas minacataj de daŭra ekzilo. Ili estis akuzataj de perfortaj reĝimoj pro siaj verkoj, religio, etno kaj, pli kaj pli, pro subteno al la kolegoj esploristoj.

Inter 2007 kaj 2013, dum la plej akra parto de la iraka konflikto, ni helpis centojn da sciencistoj, kiuj ricevis anonimajn leterojn kun minaco al siaj laboroj kaj sekve al siaj familioj, trovi postenon en universitatoj de najbaraj landoj. Tiaj vivorenversoj paralizus kiun ajn. Tamen, post kelkaj jaroj de paŭzo en la diasporo, la plej multaj reiris al Irako kaj reprenis sian laboron en la regiono. Multaj helpas la rekonstruadon de irakaj universitatoj.

Ni scias, pro nia sperto, ke miloj da esploristoj ĉiujare bezonas ŝirmejon por daŭrigi sian laboron. Nia programo donis financan subtenon kaj nemalhaveblajn kontaktojn al pli ol 700 esploristoj de 43 landoj. Aliaj asocioj de rifuĝintoj same agas helpe al miloj da esploristoj. Sed plu estas malfacile taksi kiom da translokitaj sciencistoj definitive perdis siajn laborojn, sen la oportuno lasi sian landon por daŭrigi sian metion en sekureco.

Malfermi pordojn

Centoj da translokitaj intelektuloj suferas ĉar iliaj publikaĵoj datiĝas de tempo, kiam ili ne aperis en interreto aŭ pro tio, ke ili ne povis superi la lingvajn barojn. Sen tuja financa subteno – stipendio por studo aŭ esplorado – kaj malfermita pordo al universitato aŭ esplor-instituto, humila esploristo sen la famo de Einstein ne havos ŝancojn por povi relanĉi siajn laborojn. La jaroj de klerigado kaj socia povo perditaj kaŭzis nekalkuleblajn damaĝojn al la progreso de la scienco.

La Fonduso de Helpo al Esploristoj estas rezulto de tradicio preskaŭ centjara, kadre de IIE, helpi al minacataj studentoj kaj intelektuloj. Ĝi nun troviĝas en manpleno da instituciaj programoj kun gravega subteno al universitatanoj en danĝero. La Konsilio por Akademianoj sub Risko (CARA) kreiĝis en 1933 de la elito inter la britaj esploristoj post la decido de Hitler forpeli centojn da eminentaj germanaj universitatanoj pro rasiaj kialoj. CARA proksime kunlaboras kun la Reto de Universitatanoj sub Risko (kreita en 2000) kaj kun la Iniciato Philipp Schwartz de la germana Fondaĵo Alexander von Humboldt. La programo PAUSE (Collège de France) faciligas la akcepton de ekzilitaj sciencistoj kaj La Monda Akademio de Sciencoj (TWAS), programo de Unesko kun sidejo en Triesto, Italio, subtenas la rifuĝintajn sciencistojn, aparte tiujn de evolulandoj.

En Belgio, en la cetera Eŭropo, en Kanado kaj en Jordanio, asocioj kaj universitatoj ankaŭ alportas helpon por rifuĝintaj esploristoj. Sed ankoraŭ restas multo farenda por ke la intelekta kapitalo de la mondo povu semi grajnojn de novigo kaj de malkovro, por la bono de estontaj generacioj.

Sarah Willcox

Tradukis: James Renzende Piton

Unesko-Kuriero 2017, n-ro 3

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s