Submaraj kabloj por savi la vivon

Imagu ke tra la tuta ocean-fundo oni instalus, je ĉiu 60-a kilometro, mediajn datumsensilojn, kiuj faciligus koni danĝerajn naturfenomenojn kiel cunamoj kaj klimataj ŝanĝiĝoj. Danke al la projekto SMART, tiu ĉi reto de datumtransmisio en reala tempo kapabla mildigi la efikojn de la naturaj katastrofoj, povus baldaŭ esti realo.

Pli ol miliono da kilometroj de submaraj kabloj formas la dorsan spinon de la monda telekomunika infrastrukturo, nepra por komerco, financoj, funkciado de la sociaj retoj kaj Interreto kaj por certaj distraj, politikaj kaj sciencaj agadoj. La fidindeco e tia infrastrukturo ege gravas ĉar, se ĝi havus problemojn, tiam estos damaĝo al ĉiuj ekonomioj de la mondo.

Tiuj samaj submaraj kabloj povus taŭgi por kolekti datumojn pri la profundaj akvoj kaj la marfundo, alportante informojn pri mediaj aferoj tre gravaj. Endas ne forgesi ke la oceanoj kaj la klimato de nia planedo suferadas pro ŝanĝoj kiel varmiĝo, acidiĝo kaj altigo de la marnivelo, kio koncernas nin ĉiujn ĝuste nun kaj ankaŭ fronte al la estonto.

Ĉiu norma sistemo de telekomunikoj estas formata de elektro-optika kablo lokita en la oceanfundo kaj ekipita per optikaj ripetiloj instalitaj je intervaloj de 60 kilometroj. Se al tiuj ripetiloj oni aldonus mediajn sensilojn, ni havus aliron, en reala tempo, al monda provizreto de utilaj datumoj por mastrumi la mediajn riskojn kaj mildigi iliajn efikojn.

Posedi sistemojn de frua atentigo kontraŭ tsunamoj povus savi multajn homajn vivojn, ĉefe en evolulandoj kie ne eblas certigi servkovradon de ĉiuj subdukci-zonoj. Ĉar ofte la marondoj de cunamoj atingas la marbordojn ene de malpli ol 30 minutoj post kiam okazis sismo en la maro, eĉ minuton oni ne perdu.

Por konkretigi tiun ĉi ideon, la Internacia Unuiĝo de Telekomunikado (IUT), la Oceanografia Interregistara Komisiono de Unesko (OIK-Unesko) kaj la Monda Meteologia Organizo (MMO) kune kreis en 2012 Miksan Specialan Grupon IUT/MMO/ OIK-Unesko por esplori la eblecon aldoni mediajn kontrolsensilojn al la submaraj retoj de transoceanaj kabloj de telekomunikado.

Internacia Iniciato

La iniciato, nomata “Kabloj SMART” (“Scientific Monitoring And Reliable Telecommunications” – Scienca Observado kaj Fidindaj Telekomunikoj) celas profiti la vastan reton de submaraj kabloj jam instalitaj por ilin transformi en “verdajn kabloj”, kongruaj kun la konservado de la medio.

La laboro entreprenita de la Grupo estas aŭtente internacia, tiel ke ĝin formas spertuloj el dekkelkaj landoj – multaj el ili volontuloj – kaj 80 organizoj kiuj reprezentas sciencistojn, mastrumantojn de observsistemoj, entreprenistojn, registarajn instituciojn kaj diversajn patronojn. La grupo turnas sin al registaroj, sciencistoj, filantropaj fondaĵoj, entreprenoj de la privata sektoro kaj ĉiuj kiuj uzas la interreton, por ke ili ekkonsciu la bezonon instali tiun sistemon kaj la eksterordinarajn eblojn kiujn ĝi proponas kaj ankaŭ por ke ili agu konforme kun la celo ĝin realigi.

Aliro al la profundaj akvoj kaj marfundoj, nepra por instali SMART-kablojn, estas preskaŭ en la manoj de la privata sektoro. Krome, la kabloj etendataj tra la oceanaj fundoj de la mondo trairas diversajn naciajn landlimojn, kio kaŭzas serion da teknikaj, juraj kaj financaj komplikoj.

Pro tio estos necese starigi kunlaborajn interkonsentojn tre eksterordinarajn, por ke la projekto “SMART-kabloj” konkretiĝu. Se la projekton partoprenus entreprenistoj de la privata sektoro, kune kun la provizantoj de Interreta aliro, kiuj de antaŭnelonge investas en submaraj kabloj, rekte solviĝus aferoj financaj kaj juraj, same kiel permesproceduroj.

Kreskanta interkonsento

Danke al serio da kunsidoj kaj atelieroj komunaj de respondeculoj de la sektoro de telekomunikado kaj sciencistoj el universitatoj kaj registaraj institucioj, formiĝadas interkonsento kreskanta pri la bezono forigi la obstaklojn alfrontatajn de la SMART-sistemoj. Oni ekdokumentas la bezonojn de la scienca komunumo kaj la civila socio, kaj jam estas ellaboritaj studo pri teknika fareblo kaj jura kadro, kiu kongruas kun la dispozicioj de la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Maro.

Nuntempe, nur parto de la telekomunikaj kabloj uzatas por sciencaj celoj. Ekzistas, kompreneble, observ-sistemoj de la oceana medio, kiuj apartenas al universitatoj kaj registaraj institucioj ekspluatantaj ilin, sed ili kovras nur mallongajn distancojn kaj uzatas por sciencaj esploroj konkretaj.

Jam ekzistas projekta dezajno de demonstra prototipo en akva medio taŭga por esti funkcipova je meza tempolimo kaj montri kiom efika kaj praktika estas la SMART-sistemo. Same, oni proponis instali kontrolsistemon kiu konektu kelkajn insulojn de la Pacifiko-sudo.

Tie, la atingaĵoj teknologiaj ebligos aldoni bazajn sensilojn al la ripetiloj de la submaraj telekomunikaj kabloj je intervaloj de 50 ĝis 70 kilometroj, tre malaltkoste kompare kun tiu postulata por instalado de nova kabla reto. Instali kaptilon kostas 200 000 dolarojn proksimume, kaj pro ĝiaj limigitaj dimensioj, la kosto de la test-sistemo proponita ne atingus 10 milionojn da dolaroj, modesta sumo por io kio povus vivdaŭri ĉirkaŭ 25 jarojn.

Nuntempe, ne ekzistas submara telekomunika reto kiu prikonsideru la bezonon savgardi la oceanon. La datumoj pri la profundaj akvoj disponigitaj de la SMARTkabloj povus plenigi la gravan lakunon de niaj scioj pri la oceanoj. Jam tempo por komenci la estontecon kaj starigi per la sistemo SMART.

Bruce Howe kaj Kate Panayotou

Tradukis: Maritza Gutierrez

Unesko-Kuriero 2017, n-ro 3

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s