Ĉefo de UN urĝis tutan mondon unuiĝi por trakti urĝajn defiojn en 2018

En sia novjara mesaĝo, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj António Guterres alvokis la tutan mondon unuiĝi por trakti neelteneblajn defiojn kaj protekti komunajn valorojn.

 

La ĝenerala sekretario diris en dimanĉo, kiu estis la lasta tago de 2017 en iuj landoj, sed la novjara tago en la aliaj landoj, ke en la novjara tago, li ne faras alvokon, sed li publikigas averton, ruĝan averton al la tuta mondo. Li diris, ke en la komenco de 2018, li alvokas por unueco. La monda komunumo povas solvi konfliktojn, venki malamon kaj protekti komunajn valorojn. Tamen ni povas fari tion nur kune. Li aldonis, ke unueco estas la vojo, kaj nia estonteco dependas de ĝi. Li urĝis la gvidantojn de ĉiuj landoj mallongigi la distancon, transponti malkonsentojn kaj rekonstrui konfidon per kunigo de homoj ĉirkaŭ komunaj celoj.

 

Fine, la ĝenerala sekretario esprimis sian dankemon al ĉiuj popoloj en la angla, araba, ĉina, franca, rusa , hispana kaj portugala lingvoj.

 

Yu

Ĉina Radio Internacia

Komenti