Ĉefo de UN avertis pri pliiĝanta minaco de amasdetruaj armiloj

Ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, ĵaŭde [18 jan 2018] avertis, ke minacoj de amasdetruaj armiloj ŝajne kunigas fortojn en la nuna mondo.

Guterres diris al la Sekureca Konsilio de UN, ke la tutmondaj maltrankviloj pri nukleaj armiloj estas sur la plej alta nivelo de post la Malvarma Milito. Ĉi tiuj minacoj inkluzivas, ke la fido pri nukleaj kaj aliaj demandoj inter Usono kaj Rusio daŭre malfortiĝas; la Irana nuklea interkonsento estas pridubata; la uzo de kemiaj armiloj en Sirio serioze defias la tutmondan tabuon kontraŭ ĉi tiuj amasdetruaj armiloj.

La ĝenerala sekretario rimarkigis, ke la minacoj de amasdetruaj armiloj kaj iliaj transportrimedoj okazas en la medio de pliiĝantaj militaj buĝetoj kaj la troa akumuliĝo de armiloj, kaj ili kuniĝas kun serioza kresko de regionaj streĉoj.

Yu

Ĉina Radio Internacia

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s