Guterres alvokas malhelpon al disetendiĝo de malamo

La 26an de januaro, okaze de la alveno de “Internacia Memortago pri Holokaŭsto”, António Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, faris videan paroladon, alvokante, ke la internacia komunumo kune malhelpu la disetendiĝon de malamo.

La 27-a de januaro estas “Internacia Memortago pri Holokaŭsto”. Guterres diris, ke Unuiĝintaj Nacioj en tiu tago elvokas la memoron pri la ses milionoj da judoj mortintaj en la masakro. En tiu tempo brutalaĵoj furiozis tra la mondo, ankaŭ aliaj homoj sennombraj perdis sian vivon. Kaj hodiaŭ, kvankam la Dua Mondmilito finiĝis jam antaŭ kelkaj dekjaroj, tamen antisemitismo ankoraŭ regas tie kaj ĉi tie kiel fantomo, kaj diversformaj antaŭjuĝoj ĉiam pli kreskas.

Guterres emfazis, ke ĉiuj popoloj havas respondecon, rapide, racie kaj kategorie rezisti al rasismo kaj perforto, kaj ke la tuta mondo certe povas, per klerigo kaj kredigo, havi la estontecon, en kiu ĉiu havas dignon, ĝuas homajn rajtojn kaj pacan kunekzistadon.

Xiong

Ĉina Radio Internacia

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s