FINANCADO DE NIA ORGANIZAĴO UNUIĜINTAJ NACIOJ
La Konferencoj de Neregistaraj Organizaĵoj en Konsulta Rilato kun Unuiĝintaj Nacioj (CoNGO) en ties 26-a Ĝenerala Asembleo kunvenanta en Ĝenevo, 1-3 marto, 2018,
- Substrekante sian fortan kredon je la principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj la kerna rolo kiun Unuiĝintaj Nacioj devas ludi en fasonado de pli justa kaj pli egaleca mondo,
- Notante la reduktiĝon de rimedoj por la funkciigo de Unuiĝintaj Nacioj en la dujara buĝeto de 2018-2019 akceptita la 24-an de decembro 2017,
- Konsternite pri la negativaj konsekvencoj de la daŭra ŝrumpiĝo de la normala buĝeto de Unuiĝintaj Nacioj,
- Konsiderante, ke paŝoj por inversigi tiun ĉi danĝeran evoluon devas ricevi plej altan prioritaton flanke de Membro-Ŝtatoj kaj de la tutmonda civila socio,
- Reasertante, ke la Celoj de Unuiĝintaj Nacioj por Daŭripova Evoluigo reprezentas senprecedencan okazon por Unuiĝintaj Nacioj, unuopaj registaroj kaj la tutmonda civila socio por kuniĝi por aktive trakti la gamon de problemoj kiun frontas la homaro,
- Substrekas la ŝlosilan rolon kiun la Sistemo de Unuiĝintaj Nacioj povas kaj devas ludi por varti, administri kaj kunordigi la atingadon de la Celoj, engaĝante kaj konstrue utiligante la sindediĉon, kompetentecon kaj respondecon de civilsociaj organizaĵoj tutmonde,
- Emfazas la samtempan neceson, ke la Sistemo de Unuiĝintaj Nacioj havu adekvatajn rimedojn – financajn kaj personarajn – por povi plenumi la multoblajn taskojn kiujn povas efike realigi nur tiu ĉi sola universala monda institucio,
- Forte bedaŭras la daŭrajn reduktojn de UN-buĝetoj tra pluraj jaroj spite la pligrandigitan laborŝarĝon,
- Substrekante, ke la ŝrumpiĝo de la normalaj buĝetaj rimedoj de Unuiĝintaj Nacioj konsistigas la plej grandan minacon al la efika funkciado de la monda organizaĵo,
- Plue emfazante la negativajn rezultojn de reduktiĝo de rimedoj por publika informado kaj por partopreno de, kaj konsultado kun, neregistaraj organizaĵoj en la laboro de Unuiĝintaj Nacioj,
- Alvokas al registaroj, ke ili publike promesu akcepti sufiĉe pligrandigitan normalan buĝeton por la venonta buĝeta periodo, nuligante ĉiujn lastatempajn tendencojn serĉi tranĉojn kaj reduktojn je la kosto de programoj kiuj necesigas multflankan agadon,
- Krome alvokas al registaroj, ke ili subtenu kaj plene sinengaĝu kun la organoj kaj instancoj de la Sistemo de Unuiĝintaj Nacioj, rekonante, ke retiriĝo el multflankismo estas memfarita vundo kiu malfermas la pordon al tiu unuflankismo kiu tro ofte jam havis historie tragikajn konsekvencojn,
- Laŭdas la iniciatojn de la Estraro, Substancaj Komitatoj, kaj membro-organizaĵoj de CoNGO per kiuj en deklaroj kaj publikaj kunvenoj ili atentigis la publikon pri la financa krizo de UN,
- Rememorigas pri la unuanima pozicio akceptita en la Jarmila Forumo de NROj en majo 2000, ke la normala buĝeto de Unuiĝintaj Nacioj povus esti tuj duobligita kun bonaj rezultoj,
- Rajtigas la Estraron de CoNGO sin engaĝi kaj mobilizi partnere kun la tutmonda civilsocia komunumo por plifortigi sian pledadon ĉe registaroj kaj ĉiuj koncernaj roluloj, ke ili liveru al la Sistemo de Unuiĝintaj Nacioj la rimedojn kiujn ĝi pravigeble bezonas.