Ĉefo de UN alvokas koherecon de internaciaj porpacaj klopodoj

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, marde alvokis koherecon de internaciaj klopodoj en subteno al naciaj registaroj kaj iliaj popoloj en konstruo kaj konservo de paco.

Guterres diris en altnivela kunveno de la Ĝenerala Asembleo pri konstruo kaj konservo de paco, “La skalo kaj naturo de la defio, kiun ni alfrontas, postulas pli striktajn strategiajn kaj operaciajn partnerecojn inter ĉiuj ŝlosilaj koncernatoj, bazitajn sur la naciaj prioritatoj kaj la naciaj politikoj.”

Guterres diris, ke tiuj ĉefaj interesatoj inkluzivas registarojn, la Unuiĝintajn Naciojn, aliajn internaciajn, regionajn kaj subregionajn organizojn, internaciajn financajn instituciojn, civilan socion, virinajn grupojn, junularajn organizojn kaj privatan sektoron. Li aldonis, ke daŭra paco povas esti realigita nur per promesita inkluziva nacia posedrajto, kiu konsideras la bezonojn de la plej marĝenigitaj grupoj, inkluzive de virinoj, infanoj, minoritatoj kaj handikapuloj.

Yu

Ĉina Radio Internacia

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s