Multlingveco en Internaciaj Organizoj kaj Internacia Kunlaboro

La Studgrupo pri Lingvoj en Unuiĝintaj Nacioj (alianco de individuoj kaj organizoj, inter ili Universala Esperanto-Asocio) okazigas dutagan simpozion ĉiujare, en kiu esperantistoj kaj la Novjorka Oficejo de UEA ludas aktivan rolon. La Simpozio ja okazos en la konstruaĵo, kie troviĝas la Oficejo de UEA, kaj UEA estas inter la ĉeforganizantoj.  En la PDF jen la afiŝo, kiu konigas la ĉi-jaran eventon. Estas arigitaj prestiĝa listo de kunlaborantaj universitatoj kaj esplorcentroj. La ĉefa prelego estos donita de Michele Gazzola, de la universitato Humboldt en Berlino kaj la Universitato de Leipzig.

Inter la esplorterenoj de la organiza studgrupo estas la sekvaj:

  • Kiel la lingvo-politiko de UN funkcias praktike
  • Kiel la homoj en UN uzas lingvojn kaj faras lingvo-elektojn
  • Kiel UN komunikas lingve kun homoj ekster la organizo mem.
  • Kiajn avantaĝojn havas multlingvismo kompare kun la emo al (angla) unulingvismo.

Post la ĉefprelego la simpozio traktos multajn subtemojn ene de diskutgrupoj kaj prezentado de referaĵoj. Inter la temoj:

  • Lingva inkluziviĝo en multlingvaj medioj
  • Interpretado kaj tradukado en internaciaj organizoj
  • Rapideco de decidofarado kompare al informperdo en unulingvaj kuntekstoj
  • Lingvuzo en internacia pac-flego
  • Lingvo kaj homaj kaj minoritataj rajtoj
  • Multlingvismo en NeRegistaraj Organizoj (NROj).

Almenaŭ du el la prezidontoj de tiuj diskutgrupoj estas esperantistoj; la Oficejo de UEA ludas grandan rolon en la preparoj kaj posteventa laboro; la seminarion finance subtenas kelkaj organizoj, inter ili Esperantic Studies Foundation. La detala programo estas legebla en la angla ĉe: http://www.languageandtheun.org/symposium2018.html

EKO de UEA, 2018-12

image4144

 

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s