UEA sponsoris simpozion pri multlingvismo ĉe Unuiĝintaj Nacioj

Kion oni povas fari por antaŭenigi multlingvismon en la laboro de Unuiĝintaj Nacioj? Kiel tio farus UN-on pli efika? Jen demandoj levitaj en lastatempa simpozio pri multlingvismo organizita de la Studogrupo pri Lingvoj kaj UN. Partoprenantoj interkonsentis, ke la lingvaj bezonoj de UN etendiĝas preter la tradukado kaj interpretado de ĝiaj ses oficialaj lingvoj, sed ke tiuj pliaj bezonoj ne ricevas sufiĉan atenton. Nek plene realiĝas la tuta lingva potencialo de UN.

En larĝa diskutado, UN-personaro, diplomatoj, neregistaraj organizaĵoj kaj universitatanoj ĝenerale samopiniis, ke, por plene realigi sian celon de engaĝado de civila socio, kaj por eniri konstruan dialogon kun siaj diversaj publikoj, UN devas alfronti siajn eksterajn lingvajn prioritatojn kaj trovi la rimedojn por ilin plenumi. Simpoziaj partoprenantoj menciis packonservajn operaciojn, informservojn de UN, kaj, ĉefe, realigon de la Celoj por Daŭripova Evoluigo kiel terenojn kie necesas pli sistema agado por utiligi vastan gamon de lingvoj se oni vere deziras atingi sukceson.

La simpozio, okazinta en 777 UN Plaza, tuj apud la UN-ĉefsidejo, la 10-an kaj 11-an de majo 2018 malfermiĝis per podia diskuto inter kvar ambasadoroj: Martin García Moritán el Argentino, Rudolph Michael Ten-Pow el Gujano, Valentin Rybakov el Belorusio, kaj Narjess Saidane de la Internacia Organizaĵo de la Francparolanta Komunumo. Prezidis Igor Shpiniov de la Fako pri Mastrumado de la Ĝenerala Asembleo kaj Konferencoj. Iasence reprezentante kvar el la ses oficialajn lingvojn (hispanan, anglan, rusan, francan), la kvar podianoj traktis klopodojn atingi egalecon inter la ses lingvoj, emfazante la mankon de rimedoj kaj la kreskantajn postulojn pri lingvaj servoj.

Sed la diskuto plivastiĝis.

“Ni devas ĉesi pensi pri multlingvismo kiel teknika demando,” deklaris Amb. Saidane. “Ĝi estas politika demando – pri la maniero laŭ kiu UN engaĝiĝas ĉe la bazo kun la diversaj homoj kaj kulturoj. Lingvoj estas manieroj de pensado kaj sciado.” “Kiom kostas multlingvismo kompare kun la kosto de la manko de multlingvismo?” ŝi demandis.

Ni devas forlasi “kulturon de tradukado,” aldonis Amb. García Moritán, kaj akcepti mondon de multlingvismo, en kiu homoj estas maksimume liberaj esprimi sin per la propraj lingvoj.

Amb. Ten-Pow, el Gujano, atentigis, ke sub la gvido de la nuna Ĝenerala Sekretario la organizaĵo faras paŝojn al fortigo de lingva egaleco kaj al ŝanĝo de sia kulturo favore al pli forta konscio de multlingvismo. La aliaj podianoj samopiniis.

Amb. Rybakov, kies delegacio estis inter la iniciatintoj de la Internacia Tago de Tradukado, festata la 30-an de septembro ĉiujare, aldonis plian gravan dimension al la diskuto, atentigante pri la bezono de pli granda konscio, kaj internacia interkonsento, por protekti interpretistojn kaj tradukistojn en militaj zonoj. Same kiel ĵurnalistoj, lingvolaborantoj estas neŭtralaj partioj kiuj facile ofendas ambaŭ flankojn en konflikto. Ili meritas protektadon.

Ĉefparolanto en la simpozio estis Michele Gazzola, de la Universitato de Leipzig, fakulo pri lingva ekonomiko, kiu traktis lingvopolitikon en la Monda Organizaĵo pri Intelekta Proprieto kaj la Eŭropa Patenta Oficejo. Pli multlingva aliro al patentado helpus protekti intelektan proprietaĵon, li argumentis, kaj tiel la homaron. Ĝi havas sencon el ekonomia sed ankaŭ humana vidpunkto.

Inter aliaj organizaĵoj kies lingvajn politikojn oni ekzamenis en la simpozio estis ASEAN (Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj), la Internacia Kriminala Kortumo kaj la Eŭropa Unio.

En la dua tago de la simpozio, podia diskuto prezidata de prof. Rosemary Salomone (de la jura fakultato de St. John’s University), konsistis el Guillaume Dabouis el la eŭropunia delegacio, Mekki Elbadri el la arablingva sekcio de la fako pri dokumentado de UN, Jean-Victor Nkolo el la Oficejo de la Speciala Konsilanto pri Afriko, la direktoro de la oficejo de Unesko ĉe UN Marie-Paule Roudil, kaj Russell Taylor el la fako pri publika informado de UN. Substrekante la atingojn de la lingvaj kaj eldonaj servoj ĉe UN, la diskuto tamen traktis ankaŭ esencajn strukturajn mankojn. Per pli grandaj rimedoj la oficistoj pri publika informado povus atingi pli vastan publikon, laŭ s-ro Taylor. S-ino Roudil atentigis, ke Unesko forte subtenas patrinlingvan edukadon, sed ke multaj infanoj ankoraŭ estas malhelpataj lerni en sia denaska lingvo. Surbaze de sia vasta sperto pri packonservaj operacioj de UN en Afriko, s-ro Nkolo emfazis la nepran gravecon, ke UN havu kompetentulojn pri lokaj lingvoj en ĉiuj tiaj operacioj.

Referaĵoj prezentitaj dum la simpozio traktis interalie gestolingvojn, komercan multlingvismon, la lingvon de instruado en universitatoj, kaj la rolon de la lingvo en agentejoj por ensociigi rifuĝintojn. Raporto de Red T, neregistara organizaĵo fondita por antaŭenigi protekton de la sekureco de interpretistoj kaj tradukistoj, refortigis la mesaĝon jam liveritan de Amb. Rybakov el Belorusio.

Cento da homoj partoprenis la simpozion. La Studogrupo planas daŭrigi sian laboron por konsciigi Unuiĝintajn Naciojn pri la graveco de multlingvismo. Substrekante la bezonon de dudirekta komunikado kaj eĥante unu el la sloganoj de la Celaro por Daŭripova Evoluigo akceptita de la Ĝenerala Asembleo en 2015, Humphrey Tonkin, kiu prezidis la simpozion, rimarkigis, ke “Ni ĉiuj scias kiel diri ‘Neniu postlasiĝu’ en la angla, sed ĉu ni povas ĝin diri en la tvia aŭ la guĝarata aŭ la gvarania – la lingvoj de la homoj kiujn ni laŭsupoze servas? Kaj ĉu ni povas kompreni, aŭ eĉ aŭdi, la postlasatojn kiam ili alparolas nin?”

La simpozion sponsoris la Centro por Aplika Lingvistiko (Vaŝintono), Birkbeck (Universitato de Londono), la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kaj ties revuo Language Problems & Language Planning, Universala Esperanto-Asocio, kaj Esperantic Studies Foundation.

Pliaj informoj haveblas ĉe www.languageandtheun.org.

Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio, Numero 34, majo 2018

Unu penso pri “UEA sponsoris simpozion pri multlingvismo ĉe Unuiĝintaj Nacioj

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s