Sekureca Konsilio de UN kondamnas uzon de malsato kiel metodo de milito

La Sekureca Konsilio de la UN ĵaŭde unuanime adoptis rezolucion, kiu kondamnas la uzon de malsato de civiluloj kiel metodo de milito.

La rezolucio, prezentita de Eburbordo, Kuvajto, Nederlando kaj Svedio, urĝas ŝtatojn konduki ene de sia jurisdikcio enketojn pri malobservoj de internacia humanitara leĝo, rilataj al la uzo de malsato de civiluloj kiel metodo de milito.

Laŭ la UN, la plimulto de homoj suferantaj nutraĵan nesekurecon kaj 75% de ĉiuj malfortaj infanoj en la aĝo de malpli ol kvin jaroj vivas en landoj influitaj de armitaj konfliktoj, kaj la totala nombro kalkuliĝas al 74 milionoj da homoj alfrontantaj nutraĵan nesekurecon aŭ malbonajn kondiĉojn.

Yu

Ĉina Radio Internacia

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s