Hodiaŭ (20 junio) estas la tutmonda tago pri la rifuĝintoj. En Kenjo, ili estas ĉirkaŭ 500 000, ĉefe somalianoj kaj sud-Sudananoj, sed ne nur. De kelkaj jaroj, la HCR pledas favore al pli bona integriĝo de tiuj rifuĝintoj. Kelkaj el ili vivas en Kenjo de pli ol 30 jaroj kaj penas fariĝi memstaraj.

En Kenjo, la politiko koncerne la rifuĝintojn resumiĝas en mastrumado de la kampoj. Kelkaj kampoj kiel Dadaab aŭ Kakuma, akceptas centojn da miloj da personoj. Tamen, plejparte el ili ne rajtas moviĝi aŭ labori. La HCR do strebas favore al pli bona integriĝo.

«La aktivaj rifuĝintoj kontribuas al ekonomio, eksplikas Ivana Unluova, kun-direktorino de la HCR-Kenjo. Sed, se pli da rifuĝintoj alvenas, li komencu pagi impostojn. Ni esperas, ke Kenjo adoptos novajn leĝojn por firmigi tiun novan vizion».

Sed kiam ni aŭskultas Kodeck Makori, la ĉefo de la kenja sekretario pri la rifuĝintoj, ni komprenas, ke integriĝa filozofio plu estas malproksima.

«La rifuĝintoj havas ankaŭ la rajton reiri hejmen. Kaj ni devas faciligi ilian revenon. Tiuj, kiuj venas ne ĉiuj  estas veraj rifuĝintoj. Kelkaj volas profiti pri la sistemo. Ili prezentiĝas kiel rifuĝintoj, dum tia ili ne estas», li diris.

Alain Musaka estas konga rifuĝinto instalita en Kenjo. Muzikisto, li ankaŭ instruas la francan lingvon, sed opinias, ke lia situacio plu estas ŝanceliĝa.

«Ni timas, ĉar la duan fojon la registaro petas nin foriri. Ĝi diras, ke ĝi fermos la kampadejojn, li eksplikas. Kiel homoj, tio timigas nin. Ni ne volas, ke tio okazu, ĉar ni ne scius kien iri».

En septembro, la Ĝenerala asembleo de UN adoptos mondan traktaton por la rifuĝintoj, kun engaĝiĝoj favore al ilia integriĝo. La HCR sin demandas, ĉu Najrobo aplikos ĝin.

Neniam Milito Inter Ni

Advertisements