La nombro de rifuĝintoj pligrandiĝis je 3 milionoj lastjare (2017). Longedaŭraj perfortoj ĉirkaŭ la mondo kaj manko de solvoj por konfliktoj devigis pli da homojn lasi siajn landojn.

 

La plej grava estis la situacio de Sirio, kie sepjara milito delokis pli ol 6 milionojn da homoj. Poste estis Demokratia Respubliko Kongo (4,4 milionoj), Afganio (2,6 milionoj) kaj Sud-Sudano (2,4 milionoj). Ankaŭ, novaj konfliktoj pligrandigis la tutmondan delokigon: 700 000 rohingjoj forkuris el Birmo al Bangladeŝo kaj 1,5 milionoj da venezuelanoj rifuĝis en najbaraj landoj.

 

La ĉefo de la Alta Komisiono de UN por Rifuĝintoj (UNHCR),  Filippo Grandi, raportis ke 85 procentoj el 68,5 milionoj da rifuĝintoj estas el malriĉaj aŭ mez-enspezaj landoj, kaj 70 elcentoj estas el nur 10 landoj. La plej granda nombro de rifuĝintoj forkuras el malriĉaj landoj al malriĉaj landoj, aŭ restas en siaj landoj kiel internaj delokitoj.

 

Laŭ Grandi, tio montras ke la krizo ankoraŭ restas ĉe la malriĉa mondo, kaj ke la plej grava problemo estas manko de solvoj por konfliktoj kaj packonstruado. UNHCR daŭre laboras por helpi tiujn regionojn, kaj por kunordigi tutmondajn penojn por krei plijustan protektan sistemon por rifuĝintoj. Ĝis nun 14 landoj, ankaŭ latinamerikaj kaj afrikaj,  efektivigis pozitivajn aranĝojn por alfronti la problemon.

 

La venonta Tutmonda Traktato (Global Compact) pri rifuĝintoj kiu estos ĉijare proponata de UNHCR al Ĝenerala Asembleo sekvos la Novjorkan Deklaracion pri Rifuĝintoj kaj Migrantoj de 2016, kie ĉiuj 193 membroŝtatoj de UN akordiĝis pri respondeco por helpi ĉiujn kiuj bezonas internacian protekton.

un.org

Advertisements