Christophe Pierre aka Yanuwana Tapoka, junaKali’na, aĝa nur je 25 jaroj, porparolanto de la asocio Indiĝena Junularo de Franca Gviano kaj prezidanto de la Granda Kutima Konsilio, fariĝis ĉi-jare simbolo de la Indianaj luktoj. Okaze de laInternacia tago de la indiĝenaj popoloj, kiu okazas ĉi-ĵaŭdon, tiu juna saĝulo klarigas por ni la defiojn, kiujn frontas la junaj gviananoj.

Hodiaŭ, la ses indianaj popoloj de Gviano plu estas nur 10 000 individuoj, kiuj vivas inter la amazonia arbaro, la marbordo kaj ambaŭ riveregoj Maroni kaj Oyapock. Antaŭnelonge, ilia lukto kontraŭ la projekto de subĉiela orminejo, nomitaMonto de Oro, estis grava temo de la amasinformiloj.

Financita de kanada kaj rusia investistoj, tiu giganta projekto antaŭvidas ekstraktadon de 85 tunoj da oro dum dek du jaroj, laŭ surfaco de 800 hektaroj situantaj laŭ flanko de la sankta riverego Mana. Por defendi sian lukton, delegacio de la asocio Indiĝena Junularo de Gviano eĉ venis ĝis Francio en junio. Yanuwana Tapoka tiam famiĝis kiel voĉo de la praaj popoloj.

Kiel vi dezirus priskribi la situacion de la Indianoj de Gviano?

«La situacio de la Indianoj pli videblas de antaŭ trideko da jaroj. De post la parolado de Félix Tiouka, nia antaŭeniro ne haltas. Ni plu aktivas por akiri agnoskon de nia popolo, provante interalie uzadi la konvencion 169 de la Internacia Organizaĵo de la Laboro, koncerne la indiĝenajn kaj tribajn popolojn. Sed multaj aliaj luktoj aldoniĝis al nia batalo»

Kiujn novajn problemojn vi spertas?

«Kompreneble la projekto Monto de Oro, kiu minacas sanktajn lokojn, niajn arbarojn kaj niajn vivlokojn ; ankaŭ la kontraŭleĝa orlavado, kiu poluadas niajn akvojn kaj niajn nutraĵojn devenantajn ĉefe de fiŝkaptado, kaj nun la projektoj de petrolboradoj fare de Total sur niaj marbordoj. Ni devas batali kontraŭ ĉio ĉi!  Ni atendas por scii, kio estos decidita, ni esperas la plej bonan, samtempe aŭgurante la plej malbonan. Ni estas nur modestaj vilaĝanoj, kaj alfrontiĝoj kun la grandaj potencoj sendube okazos por savi niajn terojn kaj la sanon de niaj infanoj»

Ĉu vi jam rimarkis ŝanĝojn en via medio?   

«Jes, kompreneble, la sezonoj ŝanĝiĝas. Nun ĉi tie, tempestoj okazas, sed ne dum la seka periodo. Plaĝoj preskaŭ ne plu ekzistas. Estas kelkaj skuoj, tertremoj, kvankam ni ne estas en sisma areo. La infanoj pli kaj pli suferas pri astmo, dum tio ne ekzistis antaŭe. Niaj akvoj kaj fiŝoj estas poluataj, multaj el ni havas kancerojn dum antaŭe, neniu suferis pri tio. Mia avino, 90-jara, tre bonfartas, dum ĉiuj ĉi infanoj malsanas…. »

 

kiu estas via programo por la internacia tago de la indiĝenaj popoloj? 

«Granda mobilizado okazos en Kajeno. Estas la okazo fari bilancon de niaj agoj, paroli kaj interŝanĝi kun la loĝantoj (kiel esprimas la devizo de nia asocio: «lerni, dividi, protekti»). Estas vera ekkonsciiĝo en Gviano, la popolo subtenas nin, hodiaŭ nia voĉo havas grandan eĥon. Kio estas komprenenda estas, ke ni ne havas elekton: «Aŭ ni mobiliziĝas, aŭ ni malaperas». Nia ekvilibro troviĝas en la longa vivodaŭro de nia popolo, kaj por tio, ni devas lukti. Popolo, kiu ne batalas, estas forgesita»

Neniam Milito Inter Ni

Advertisements