Almenaŭ 50 personoj, ĉefe infanoj, estis mortigitaj fare de aeratako kontraŭ buso, kondukita de Sauda Arabio en Jemeno.  

En Jemeno, post atako kondukita ĵaŭdon, fare de Sauda Arabio, kiu mortigis almenaŭ 29 infanojn, UN deziras travideblecon: la Konsilio pri sekureco postulas«kredindan enketon», ĝi deklaris post pordfermita kunveno pri la konflikto, inter la registaraj fortoj kaj la ribeluloj Hutioj, kiu apartigas la landon.

«La membroj de la Konsilio pri sekureco kunsidis kaj aŭskultis raporton de la ĝenerala kun-sekretario, pri la antaŭnelonga atako en Saada, kiu okazigis multajn civilajn viktimojn, inter kiuj infanojn. Ili esprimis sian gravan maltrankviliĝon fronte al tiuj atakoj, kaj ĉiuj aliaj jam okazintaj en Jemeno. Ili postulis kredindan kaj senpartiecan enketon», deklaris Karen Pierce, brita ambasadorino ĉe UN.     

La anonco de UN intervenas, dum la milita koalicio kondukita de Riado plenumos sian propran enketon. Sed kelkaj voĉoj laŭtiĝas kaj denuncas ĝian mankon de senpartieco.

Pasintan vendredon, dum la infanoj komencis lernejan vojaĝon, aeratakoj rekte frapis ilian buson, en tre frekventita bazaro. 

Neniam Milito Inter Ni

Advertisements