Internacia Tago de Paco, 2018

Ĉiu jaro oni tutmonde festas la Internacia Tago de Paco je la 21-a de septembro. La 2018-a temo estas: Rajto al Paco – La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj 70-jariĝas.

La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (esperanta versio) estas gravega dokumento en historio de homaj rajtoj. Skribita de reprezentantoj kun malsamaj juraj kaj kulturaj fonoj, el ĉiuj regionoj de la mondo, la Deklaracio estis akceptita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Parizo, 10 decembro 1948, kiel komuna celo por ĉiu popolo kai nacio. La Universala Deklaracio, la plej tradukita dokumento tutmonde, legebla per pli ol 500 lingvoj, estas tiel grava hodiaŭ kiel ĝi estis okaze de ĝia publikigo.

En ĝia tria artikolo oni legas: “Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco”. Tiuj elementoj estas la bazo de libereco, justeco kaj paco tutmonde.

La 16-a Celo por Daŭripova Evoluigo, “Paco, Justeco kaj Efikaj Institucioj”, vokas antaŭenigi la konstruadon de pacaj kaj inkluzivaj socioj por daŭripova evoluigo, garantiante aliron al justico por ĉiuj kaj starigante efikajn, respondecajn kaj inkluzivajn instituciojn je ĉiuj niveloj.

Paca socio estas tiu kie troviĝas justeco kaj egaelco por ĉiuj. Paco ebligas al daŭripova evoluigo estiĝi, kaj daŭripova evoluigo helpas estigi pacon.

Legu kaj disvastigu la mesaĝon de UEA: Internacia Tago de Paco 2018: alvoko al kunmemoro en la jaro de la 70-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Parolu pri paco kaj homaj rajtoj kun la kradvortoj #peaceday kaj #standup4humanright.

Agu pace kaj kontraŭ maljusteco en via komunumo adoptante neperfortan sintenon por solvi konfliktojn kaj denunci krimojn.

Aldonu videon legante artikolon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en la retejo de Alta Komisiono de UN por Homaj Rajtoj (OHCHR): https://www.un.org/en/udhr-video/registration.shtml.

Bedaŭrinde, Esperanto ne estas en la listo de ligvoj proponata de OHCHR. Sendu mesaĝon al ili pri la ebleco aldoni Esperanton al la listo: udhr.video@gmail.com.

Proponata mesaĝo (en la angla):

“Hello,

I would like to record videos of articles of the Universal Declaration of Human Rights in Esperanto.

There is an Esperanto translation of the UDHR available on the OHCHR website. The Universal Association of Esperanto – UEA has official relations with UNESCO, including producing an Esperanto version of UNESCO Courier. The UEA published a message on the International Day of Peace and the 70 years of the UDHR, which can be read on the link (https://uea.org/aktuale/komunikoj/2018/Internacia-Tago-de-Paco-2018-alvoko-al-kunmemoro-en-la-jaro-de-la-70-a-datreveno-de-la-Universala-Deklaracio-de-Homaj-Rajtoj).

The Esperanto community commonly stands as an advocate and promoter of human rights. So I would like Esperanto to be included in the list of languages for video recording.

Sincerely grateful.”

afiŝo rajto al paco

 

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s