Laŭ Tutmonda Federacio de Surduloj ekzistas ĉirkaŭ 72 milionoj de surduloj en la mondo. Pli ol 80% loĝas en evolulandoj. Kune ili parolas pli ol 300 gestolingvojn.

Gestolingvoj estas naturaj lingvoj, same kiel la aliaj, sed strukture malsamaj. Ekzistas ankaŭ Internacia Gestolingvo, utiligita en internaciaj renkontiĝoj.

La 23-a de septembro estas la Internacia Tago de Gestolingvoj. La temo de la 2018-a jaro estas: Kun Gestolingvo, ĉiuj inkluziviĝas.

Aliro al gestolingvo estas homaj rajtoj de surduloj, same kiel la rajto naskiĝi kaj havi gefilojn, la rajto al identeco, al dulingva klerigado kaj egalaj laborpostenoj.

Por inkluzivigo kaj egala partopreno en socio necesas alirebleco, respekto kaj subteno al gestolingvoj.

Parolu pri la temo kun la kradvortoj #IWDeaf2018; #IDSL2018; #SignLanguagesDay.

Subtenu vian regionan komunumon de surduloj partoprenante en okazaĵoj kaj eventoj de la Internacia Semajno de Surduloj (23-30 septembro).

Vidu pli en un.org

afiŝo internancia tago de gestolingoj

Advertisements