Bildo: Paca Monumento, Hiroŝimo, Japanio.

La 26-a de septembro estas la Internacia Tago por Plena Forigo de Nukleaj Armiloj. La tago proponas al tutmonda komunumo reaserti tutmondan nuklean malarmadon kiel grava celo. Ankaŭ, klarigi publikon pri avantaĝoj forigi tiajn armilojn kaj sociekonomiaj kostoj konservi ĝin.

Tutmonda nuklea malarmado estas unu el la unuaj celoj de Unuiĝintaj Nacioj. Estis la temo de la unua rezolucio de Ĝenerala Asembleo en 1946 kaj restas gravega prioritato, subtenata de ĉiu Ĝenerala Sekretario de UN.

Malgraŭ tio, hodiaŭ ĉirkaŭ 14 500 nukleaj armiloj daŭre ekzistas. Landoj kiuj havas tiujn armilojn decidis plibonigi ĝiajn armilarojn. Pli ol duono de la homa loĝantaro ankoraŭ vivas en landoj kiuj havas tiajn armilojn aŭ estas membroj de nukleaj aliancoj.

En 2018 ni vidis la plej malgrandigon de aktivaj nukleaj armiloj ekde Malvarma Milito, sed neniu ogivo estis detruita nome de traktato duflanka aŭ multflanka kaj neniu dialogo por nuklea malarmado okazis.

En majo 2018, la Ĝenerala Sekretario, António Guterres, proponis la celaro “Sekurigi Nian Komunan Estontecon: Celaro por Malarmado”. Kun la celaro, la Ĝenerala Sekretario volas rekomenci dialogojn kaj intertraktadojn, pligrandigi naciajn regulojn kontraŭ nukleaj armiloj kaj ĝia uzado kaj malpermesi produktadon de fisiaj materialoj.

“Mondo libera je nukleaj armiloj estas tutmonda celo kiu bezonas tutmondan respondecon”, diris Guterres.

Legu pli en un.org

Advertisements