Ekde 2016 UNESCO observas la 28-an tagon de septembro kiel la Internacia Tago por Universala Aliro al Informado (ITUAI).
La tago rilatas al la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj al graveco de publika aliro al informado kaj protektado de fundamentaj liberecoj. Pro tiu, landoj kaj organizaĵoj devas subteni multlingvismon kaj kulturan diversecon kaj inkluziviĝon de handikapitoj.
Laŭ Ĝenerala Direktoro de UNESCO, Audrey Azoulay, aliro al informado rilatas rekte al ĝuado de fundamentaj rajtoj kaj liberecoj kaj influas la plenumadon de ĉiuj Celoj por Daŭripova Evoluigo.
Esti bone informita civilulo signifas esti scioriĉa, havi kritikan menson kaj esti kapabla roli aktivan rolon en sia komunumo kaj lando, diris Azoulay.
Legu pli en un.org