Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto

Tra la pasinta deko da jaroj, la 2-a de oktobro estas regule festata kiel la Internacia Tago de Ne-perforto, laŭ deklaro de Unuiĝintaj Nacioj. En tiu tago ni memoras la elstarajn atingojn de tiuj kiuj per apliko de ne-perforto ŝanĝis la proprajn sociojn laŭ la direkto de justeco kaj egaleco.

Mahatmo Gandhi nomis ne-perforton “la plej granda potenco je la dispono de la homaro” kaj Martin Luther King priskribis ne-perfortan reziston “kuraĝa konfrontiĝo de malbono per la potenco de la amo.”

Universala Esperanto-Asocio aparte rekonas la gravecon de lingva komunikado kiel instrumento de ne-perforto. Per sia kapablo paroli kaj skribi, la homo povas persvadi, insisti, rezoni – kaj ĉion ĉi fari por eviti perfortan konfrontiĝon. Sed tio eblas nur tiam kiam ambaŭ flankoj parolas la saman lingvon. Tro ofte, la komunikado kolapsas pro malsameco de lingvoj, aŭ pro la nekapablo de parolantoj de malsamaj lingvoj adekvate transponti tiujn diferencojn.

La Internacia Lingvo Esperanto estis kreita por transponti la diferencojn inter lingvoj, formante bazon por ne-perforta komunikado kaj la antaŭenigon de interkompreniĝo. La statuto de Universala Esperanto-Asocio asertas, ke “Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.” Surbaze de tiu statuta postulo, la Asocio nete kondamnas ĉiun specon de perforto — kaj okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto denove deklaras sian sindediĉon, en kunlaboro kun Unuiĝintaj Nacioj, al kreo de pli paca kaj pli komprenema mondo.

uea.org

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s