Tutmonda Tago de Mensa Sano, 2018

La tago (10 oktobro) celas plivastigi scion pri mensa sano tutmonde kaj instigi penojn por subteni mensan sanon. La 2018-a temo estas “Junuloj kaj Mensa Sano en Ŝanĝiĝanta Mondo”.

La junulaj jaroj estas epoko de pluraj ŝanĝoj, ekzemple, nova lernejo, transloĝiĝo, universitata kurso ou nova laborposteno. Estas epoko de ĝojo sed ankaŭ de angoro kaj timo. Por iuj, tiuj sentoj, ne rekonitaj kaj ne pritraktitaj, kondukeblas al mensaj malsanoj.

La ebleco konektiĝi al interreto, tage kaj nokte, povas aldoni pluajn premadojn. Ankaŭ, multaj junuloj vivas kie ekzistas homrilataj krizoj, kiel konfliktoj, katastrofoj kaj epidemioj. Tiuj junuloj estas la plej vundeblaj.

Duono el la mensaj malsanoj komencas je la 14-a jaraĝo, sed restas nerimarkitaj kaj nekuracitaj. Inter junuloj, deprimo estas la tria plej ofta malsano, kaj sinmortigo estas la dua plej ofta mortokialo.

Preventado komencas per sciado. Rigardi la fruajn avertojn kaj simptomojn de mensaj malsanoj helpas. Gepatroj kaj instruistoj povas helpi infanojn kaj junulojn konstrui kapablojn por alfronti la ĉiutagajn defiojn hejme kaj lerneje.

La Ampleksa Agadplano por Mensa Sano 2013-2020, de Monda Organizaĵo pri Sano, havas kvar precipajn celojn: Plifortigi efikan gvidadon kaj regadon por mensa sano; proponi ampleksan, kunlaboran kaj respondecan servojn por mensa sano en komunumoj; komencigi strategiojn por preventado kaj akcelado de mensa sano; plifortigi inform-sistemojn kaj esplorojn de mensa sano.

Legu pli en un.org.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s