Ekde 2012 la 11-a oktobro estas la Internacia Tago de Knabinoj, kiu celas paroli pri necesoj kaj defioj alfrontataj de knabinoj, kaj subteni plenpovigon de knabinoj kaj observadon de iliaj homaj rajtoj.

La 2018-a temo estas “Kune kun ŝi: spertaj knabinoj”. Klerigitaj kaj spertaj laboristoj necesas, sed kvarono de la junuloj, plejparto virinoj, nuntempe nek laboras, nek studas. Ni bezonas pligrandigi klerigadajn oportunojn kaj malkaŝi novajn vojojn por ke knabinoj prepariĝu por labori.

Knabinoj havas rajton al sekureco, edukado kaj sanservoj. Se subtenitaj dum junulaj jaroj, knabinoj povas ŝanĝi la mondon, kiel hodiaŭaj plenpovaj knabinoj kaj estontaj laboristinoj, patrinoj, entreprenistinoj, mentorinoj kaj politikaj gvidantinoj.

Garantii rajtojn de knabinoj estas garantii pli egalan kaj prosperan estontecon, kie duono de homaro estas egala kunlaboranto por solvi tutmondajn problemojn.

Legu pli en un.org.

Advertisements