Internacia Tago por Elradikigo de Malriĉeco

Ĉi tiu jaro estas la 25-a fojo kiam oni rigardas la 17-an tagon de oktobro, kiel Internacia Tago por Elradikigo de Malriĉeco. La 2018-a temo estas “Kune kun tiuj restantaj malantaŭe por konstrui inkluzivan mondon de universala respekto por homaj rajtoj kaj digno”.

Ĉi tiu jaro estas ankaŭ la 70-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Ekzistas fundamenta rilato inter malriĉeco kaj malobservado de homaj rajtoj. La plej malriĉaj popoloj estas la plej vundeblaj.

La 72-a sesio de la Ĝenerala Asembleo starigis la Trian Jardekon por Elradikigo de Malriĉeco (2018-2027), sub la temo “Akceli tutmondan agadon por mondo sen malriĉeco”. La ĉefa ideo estas agi partnerece kun la popoloj kiuj vivas malriĉe, por ke ĉiuj popoloj plene ĝuos siajn homajn rajtojn.

En la ĉijara mesaĝo, la Ĝenerala Sekretario, António Guterres, diris: Ni devas aŭskulti milionojn da homoj kiuj vivas malriĉe ĉirkaŭ la globo, alfronti la potencajn strukturojn kiuj malebligas ilian inkluzivigon en socio kaj rimarki la indignindaĵojn suferintaj de ili. Ni devas konstrui justan tutmondiĝon, oportuna por ĉiuj, kaj garantii ke rapida teknologia evoluigo akcelos la penojn por elradikigi malriĉecon. En ĉi tiu Internacia Tago por Elradikigo de Malriĉeco, subtenu la 2030-an Tagordon por ke neniu restu malantaŭe.

Gravaj esperantistoj jam parolis pri kiel internaciaj organizaĵoj kaj registaroj povas ŝpari grandegajn monsumojn, adoptante Esperanton, kaj tiel plibone utiligi iliajn fondusojn.

Legu pli en un.org.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s