Rajto al Edukado

Edukado estas fundamenta rajto de ĉiu virino, viro kaj infano. Tamen, ĉi tiu rajto ankoraŭ ne estas realaĵo por milionoj da homoj kaj estas malobservata ĉiutage. Tio ne estas akceptebla.

Kiam Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj fariĝas 70-jaraĝa, UNESKO starigas interretan kampanjon por rajto al edukado (#RightToEducation). Rajto kiu estas en la kerno de la tutmonda celo de UNESKO garantii egalan aliron al altkvalita edukado.

Per videoj, desegnofilmoj, bildoj, intervjuoj kaj rakontoj, la kampanjo de UNESKO – ekde 15-an de oktobro ĝis 18-an de decembro – parolos pri la jura signifo de la rajto al edukado kaj la plej gravaj baroj kontraŭ ĝia plenumado.

Ĉirkaŭ 262 milionoj da infanoj kaj junuloj ne estas en lernejo, kaj ĉirkaŭ 750 milionoj da junuloj kaj plenkreskuloj ne scias legi kaj skribi. Malpli ol unu inter kvin landoj leĝe garantias 12 jarojn de senpaga kaj deviga edukado.

La ĉefaj defioj por garantii tutmondan rajton al edukado estas: garantii senpagan kaj devigan edukadon al ĉiuj; elimini malegalecojn kaj malsimilecojn en edukado; alfronti migradon kaj delokigon; alfronti privatigadon de edukado; atingi plenan financadon de edukado kaj valorigado de instruistoj.

Aliĝu al UNESKO-a kampanjo (#RightToEducation) kaj helpu disvastigi mesaĝojn pri ĉi tiu fundamenta homa rajto kiu povas ŝanĝi vivojn ĉirkaŭ la mondo!

#RightToEducation

#StandUp4HumanRights

vidu pli en un.org

Unu penso pri “Rajto al Edukado

  1. Ĉi tiu esas kampanjo, kiun la Esperanto-movado devus partopreni.Samtmpe oni pocus atentigi pri la homa rajto ekscii pri Esperanto, kio eblas ĉefe por edukiaj homoj. Renato Corsetti

    Ŝato

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s