Hodiaŭ, la 20-a de novembro, estas Monda Infana Tago, kiu ekde 1954 markas la datrevenon de akcepto de la Konvencio pri Infanaj Rajtoj.

 

Laŭ analizo de Unicef (la Infana Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj), kvankam la plimulto de la infanoj de la antaŭa generacio travivis senprecedencajn gajnojn se temas pri vivkondiĉoj, ankoraŭ unu el dekdu infanoj vivas en landoj kie iliaj perspektivoj estas pli malbonaj ol tiuj de iliaj gepatroj: “Kvankam ĉiu patro kaj patrino, ĉie, esperas pli bonajn perspektivojn al siaj infanoj ol la gepatroj spertis kiam ili mem junis, multaj infanoj vivas hodiaŭ en ekstrema malriĉo kaj restas ekster la lernejoj – eĉ kompare kun infanoj en tiuj samaj komunumoj antaŭ 20 jaroj.”

 

Kion ni esperantistoj povas fari por plibonigi la sorton de la infanoj de la mondo?

 

  • Ami niajn infanojn, ŝirmi ilin, sed samtempe instrui al ili, ankaŭ per niaj ekzemploj, ke ili estas civitanoj de la mondo, kun respondeco pri la estontaj harmonio kaj prospero de tiu mondo.

 

  • Disvastigi inter infanoj la mesaĝon de la esperantistoj, nome ke per Esperanto eblas komunikiĝi kun la mondo en egaleco kaj solidareco.

 

  • Plani jam nun specialan aranĝon en via loka klubo aŭ landa asocio por festi la Internacian Infanan Tagon en 2018 kaj konsciigi la publikon pri ĝia graveco.

 

  • Kunlabori kun Unicef aŭ aliaj organizaĵoj pri la bonfarto de infanoj en via lando.

 

  • Helpi per nia mono kaj nia praktika helpo infanojn en nia propra medio kaj ankaŭ en aliaj mondopartoj, kiuj ne ĝuas la avantaĝojn kiujn ni ĝuas.

 

  • Aŭskulti niajn infanojn, iliaj esperojn, kaj iliajn zorgojn.

 

Laŭ enketo de Unicef inter infanoj 9- ĝis 14-jaraj en 14 landoj, infanoj estas profunde maltrankvilaj pri tutmondaj evoluoj kiuj tuŝas ilin kaj iliajn samaĝulojn. Ili maltrankvilas pri perforto, malriĉo, kaj la fakto, ke iliaj voĉoj ne estas sufiĉe aŭdataj.

 

— Mesaĝo de la oficejo de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj, Novjorko.

esperantoporun.org

Advertisements