La 20-an de la 3-a monato estas la Internacia Tago de Feliĉo. La tago estas festata ekde 2013 por rekoni la gravecon de feliĉo en homa vivo, kaj hieraŭ por celebri ĝin estis diskonigita rangoliston pri tiaj “plej feliĉaj landoj de la mondo”.

La “Raporto pri la Monda Feliĉo”, kies eldono de sep jaroj estis efektivigita en UN fare de la Reto pri Solvoj al Daŭripova Disvolviĝo, analizis 156 landojn laŭ trajtoj pri MEP por kapo (malneta enlanda produkto), sociaj politikoj, vivdaŭro, civilaj liberecoj, malavarecon kaj subaĉeto.

Jen kelkaj pozicioj:

Tiaj unuaj dek – Finlando, Danio, Norveglando, Islando, Nederlando, Svislando, Svedlando, Nov-Zelando, Kanado kaj Aŭstrolando.

Usono (19-a), Brazilo (32-a), Sud-Sudano (156).

“Feliĉo kaj bonfarto de la homoj konsistas la celon, la mision de ĉiu registaro kaj socio. Oni povas konsideri feliĉon kiel la rezulto de la kombinado de 17 celoj por daŭripova evoluigo el la tagordo de 2030”, tion diris la itala ambasadoro ĉe UN, s-rino Mariangela Zappia.

esperanto.blog

Advertisements