De la 4-a ĝis la 6-a de aprilo okazos estrarkunsido de la Konferenco de Neregistaraj Organizajhoj (CoNGO) en Oficialaj Rilatoj kun EKOSOK.

UEA estas membro de tiu estraro. La estraro kutimas renkontighi trifoje jare – en Vieno, Ghenevo, Novjorko. La pasinta kunsido okazis en Novjorko ; la nuna okazos en Vieno. Humphrey Tonkin partoprenos, kune kun Hans Michael Maitzen, nia reprezentanto che UN-Vieno, kaj eventuale aliaj membroj de lia teamo.

En la pasinta kunsido UEA ludis signifan rolon en akcepto de rezolucio pri la 75-a datreveno de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj. Ni kompreneble ankaŭ utiligis la okazon por informi pri UEA kaj Esperanto – kaj samon faros en Vieno.

Informis Humphrey Tonkin

Advertisements