La kunveno de februaro 2019 de la Komitato de NROj pri Edukado, Lernado kaj Alfabetigo, konstanta komitato de la Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj (CoNGO), okazis la 21-an de februaro, Patrinlingvan Tagon, kaj estis dediĉita al la demando de lingvoj. Okazis tri prezentaĵoj. Prof. Carol Benson kaj Erina Iwasaki, de Universitato Columbia, prezentis la rezultojn de sia pritakso de dulingva eduka programo en Senegalo; Marcie Craig Post, ĉefdirektorino de la Internacia Alfabetiga Asocio, priskribis la laboron de sia asocio; kaj Humphrey Tonkin, reprezentanto de UEA ĉe UN, priskribis la delongan ligon de UEA kun la laboro de Unuiĝintaj Nacioj.
UEA (klarigis Tonkin) havas longan historion kiel pledanto por homaj rajtoj – fakte ekde la kreanto de la lingvo, L.L. Zamenhof, fine de la deknaŭa jarcento. Hodiaŭ, la lingvo “ludas gravan rolon en edukado. Ĝi estas efike uzata en klasĉambroj tra la mondo. En iuj klasĉambroj ĝi rolas kiel enkonduko al lingvostudado ĝenerale, ĉar ĝi estas relative facile lernebla kaj utiligebla. En aliaj klasĉambroj ĝi utiliĝas kiel elemento en edukado al tutmonda civitaneco. Abundaj programoj pri tutmonda civitaneco dependas de la angla lingvo kiel medio, sed tio en si mem kreas neekvilibron. Esperanto povas eliri la anglalingvan bobelon por kontaktigi gejunulojn kiuj eble ne konas la anglan sed komencis studi Esperanton. Per Esperanto, ĉiu homo estas je sama nivelo kaj la egaleco kiu estas fundamenta al tutmonda civitaneco estas konservata kaj ekzempligata.”
La agado de UEA ĉe UN fokusiĝas precipe je levado de la kolektiva konscio pri la graveco de lingvoj. “La lingvo estas ĉe la koro de la agado de UN… Sed tio ne signifas, ke oni senpripense akceptu ĝin… Ni devas levi la konscion de ĉiuj homoj ĉe UN pri ĉiuj aspektoj de la lingvo.” Kiel unu inter malmultaj neregistaraj organizaĵoj kiuj rekte interesiĝas pri lingvoj, la unua tasko de UEA ĉe UN, d-ro Tonkin asertis, estas sentigi la organizaĵon pri la bezono de lingva egaleco kaj maksimuma lingva kompreno.