UEA asistas por traduki la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj en Usonan Gestolingvon

La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu lastatempe (10 decembro 2018) festis sian 70-an datrevenon, estas inter la plej tradukataj dokumentoj en la mondo kaj certe unu el la plej gravaj. Laŭ la Oficejo de la Alta Komisionestro pri Homaj Rajtoj, la dokumento haveblas en 518 diversaj tradukoj en formato HTML kaj/aŭ PDF – ekde la abkaza ĝis la zulua. Inter la lastatempaj aldonoj estas Usona Gestolingvo (ASL): vidu https://www.ohchr.org/EN/UDHR/Pages/UDHRinsignlanguages.aspx.

La traduko en ASL estis aldonita rezulte de interveno de UEA, kunlabore kun la Usona Lernejo por Surduloj (American School for the Deaf), en Hartford, Usono. Tiu lernejo, fondita en la jaro 1817, estis la naskiĝloko de ASL (American Sign Language). ASL estas tute alia ol Brita Gestolingvo kaj precipe similas la Francan Gestolingvon, de kiu ĝi deriviĝis.

Gestolingvoj, kontraste al signitaj lingvoj, estas kompletaj kaj sendependaj lingvoj – sendependaj de la dominaj lingvoj parolataj en la regionoj kie ili estas uzataj. Ili montras plenan gamon de gramatiko, sintakso kaj leksikaj elementoj kiel troviĝas en parolataj lingvoj.

La Universala Deklaracio estas havebla en Esperanto, en traduko kreita en la fruaj 1950-aj jaroj de teamo kies membroj estis, inter aliaj, Ralph Harry, poste ambasadoro de Aŭstralio al UN, kaj Ivo Lapenna, profesoro de internacia juro kaj poste prezidanto de UEA. Vidu: https://www.ohchr.org/EN/UDHR/Pages/Language.aspx?LangID=1115 . La retejo de la Alta Komisionestro notas, ke, “Nia celo estas disdividi la Universalan Deklaracion kun la tuta mondo, kaj ĉiu homo estas bonvena kontribui novan tradukon en lingvo kiu ne jam troviĝas en la kolekto.”

Informilo de Esperanto por UN, Numero 39, marto 2019

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s