Feliĉan naskiĝtagon, Sir Brian! UEA salutas Sir Brian Urquhart okaze de lia centa naskiĝtago

En 1991 Universala Esperanto-Asocio aljuĝis al Brian Urquhart sian Zamenhof-Premion rekone al liaj multaj jaroj de servado al Unuiĝintaj Nacioj. La 28-an de februaro ĵusan, li festis sian 100-an datrevenon, akompanate de koruso de laŭdoj de internaciaj funkciuloj kaj pacfarantoj tra la tuta mondo. Sir Brian estis tie ekde la komenco – kiam Unuiĝintaj Nacioj ekestiĝis – kaj, kiel atentigis la Ĝenerala

Sekretario de UN António Guterres en sia festa saluto, “Li establis la normon por la internacia civila servo: normon de principoj, sindediĉo kaj senpartieco.” Sir Brian rolis kiel asistanto de Ĝenerala Sekretario Dag Hammarskjöld kaj proksime laboris kun Ralph Bunche por establi la rolon de UN en internacia pacfarado – laboro kiun UEA aparte rekonis per sia Premio Zamenhof.

Inter aliaj ricevantoj de la Premio Zamenhof estis James Grant, Direktoro de UNICEF, Marti Ahtisaari, Prezidento de Finnlando, kaj Amadou Mahtar M’Bow, Ĝenerala Direktoro de Unesko.

Informilo de Esperanto por UN, Numero 39, marto 2019

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s