(adaptita kaj koncizigita el parolado de D-ro Mark Fettes, la Prezidanto de UEA, en la 50-a Malferma Tago)
Hodiaŭ, la 28-an de aprilo, UEA festas sian 111-an naskiĝtagon. Bela okazo por pripensi ĝian signifon por la Esperanto-movado.
La fondinto de UEA Hector Hodler, nur 21-jara en 1908, volis trovi manierojn praktike uzi Esperanton por interproksimigi la homojn. En la unua Statuto li deklaris, ke la celo de UEA estas “la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvanoj kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj.”
UEA kreskis rapide en tiuj komencaj jaroj. Kreiĝis la reto de delegitoj kaj disvastiĝis la koncepto de mondvasta asocio de individuaj membroj. Kiam eksplodis la unua mondmilito, la oficejo de UEA en Ĝenevo peris kontaktojn inter amikoj kaj familianoj dividitaj de la batalfronto. En la revuo Esperanto kaj aliloke, Hodler energie argumentis por la starigo de internacia jura ordo, kiu garantios homajn rajtojn kaj malhelpos estontajn militojn. Li vidis Esperanton kiel gravan eron de tiu nova ordo.
Tra la dudekaj kaj tridekaj jaroj, okazis speco de lukto inter UEA kaj la landaj asocioj (tiam konataj kiel la “naciaj societoj”) pri la organizado de la “neŭtrala” movado. En 1934, la landaj asocioj fondis sian propran internacian asocion kaj movis la sidejon al Londono. Nur en 1948 okazis repaciĝo, kun la kreo de nova UEA kun individuaj membroj kaj aliĝintaj landaj asocioj. Tiu strukturo restas ĝis hodiaŭ.
La unuigita UEA, tra la sekvaj sep jardekoj, aktivas ĉe ĉiuj eblaj flankoj de la vivo de la komunumo. Ĝi okupiĝas pri arto kaj literaturo, interalie kadre de la arta programo de la kongresoj kaj la Belartaj Konkursoj, kaj kiel grava eldonejo. Ĝi okupiĝas pri scienco kaj filozofio, interalie per la Internacia Kongresa Universitato kaj la Esperantologiaj Konferencoj, la Centro de Esploro kaj Dokumentado kaj Terminologia Esperanto-Centro. Ĝi okupiĝas pri socio kaj politiko, interalie kadre de siaj rilatoj kun UN kaj Unesko kaj sia agado por homaj rajtoj kaj lingva egaleco. Ĝi okupiĝas pri trejnado kaj klerigo, interalie per la AMO-seminarioj kaj la KER-ekzamenoj. Ĝi aŭspicias regionajn kongresojn kaj fakajn aranĝojn tra la mondo kaj subtenas instruvojaĝojn kaj la liveron de lernomaterialoj al novaj urboj kaj landoj. Ĝi ekzistas principe ĉie, kie oni uzas Esperanton.
Tiu inkluzivemo de UEA kunportas grandan organizan kaj financan ŝarĝon. Aliflanke, ĝuste tia asocio plej bone respondas al la defio de Zamenhof. Arto, scienco, politiko, klerigo – jen kiel, en la praktiko, oni lernas koni kaj ami la proksimulon. Tiu konstato memorigu nin pri la Preamblo de la Ĉarto de Unesko, kies komenca frazo tekstas:
Ĉar militoj komenciĝas en la mensoj de la homoj, estas en la mensoj de la homoj kie oni devas konstrui la defendojn de la paco…
kaj kiu iom poste esprimas la volon de la subskribantoj:
disvolvi kaj plivastigi la rimedojn de komunikado inter siaj popoloj kaj utiligi tiujn rimedojn por la celoj de reciproka interkompreniĝo kaj pli vera kaj pli perfekta kono de la vivoj unu de la alia.
Konforme al la idealoj de Hodler, tio restas gvida principo ankaŭ por UEA. Kiel komentis Edmond Privat, ĝi sukcesis krei socian bazon por la realigo de la “interna ideo” de Zamenhof. Eblus diri, ke tio estas kvazaŭ ĝia denaska naturo, ĝia historia rolo, pli-malpli sendepende de la voloj kaj interpretoj de ĝiaj diversaj gvidantoj kaj aktivuloj.
Alivorte, same kiel Esperanto estas vivanta lingvo, preter niaj limigitaj konoj kaj komprenoj pri ĝi, tiel ankaŭ UEA estas vivanta asocio, rezista al niaj trosimpligoj. Plie, tiuj du vivoj, de la lingvo kaj de la asocio, estas interligitaj. La kompleksa kaj malfacile stirebla fenomeno de UEA respondas al la kompleksa kaj malfacile stirebla fenomeno de Esperanto.
Feste pri tiuj du mirindaj fenomenoj, mi invitas ĉiujn membrojn kaj apogantojn de UEA fari donacon de 111 EUR (aŭ, se tio pli kongruas kun viaj financaj ebloj, 111 unuoj de via loka valuto) al la Ĝenerala Kaso de UEA, pere de ĝia donacopaĝo: uea.org/alighoj/donacoj. Koran dankon pro via fidela subteno!