En sia rolo kiel estrarano de CoNGO (Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en Kunlaboro kun EKOSOK, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN), Universala Esperanto-Asocio estis reprezentata en lastatempa kunsido de la estraro, en Vieno, de Humphrey Tonkin, reprezentanto de UEA ĉe UN-Novjorko, kaj Hans-Michael Maitzen, reprezentanto de UEA ĉe UN-Vieno. Sur la tagordo, aldone al internaj administraj aferoj, estis preparoj por festi la 75-an datrevenon de la fondiĝo de UN en la jaro 2020, kaj atento al la nuna stato kaj estonteco de la rilato inter UN unuflanke kaj la t.n. civila socio (inkluzive de neregistaraj organizaĵoj) aliflanke. UEA estis nomita al tripersona subkomitato por pluesplori ĉi-lastan demandon. La aliaj du membroj de la subkomitato estas Cyril Ritchie, vicprezidanto de CoNGO, kaj Laurie Richardson, de la virina organizaĵo FAWCO.
Raporto de Humphrey Tonkin
En sia rolo kiel estrarano de CoNGO (Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en Kunlaboro kun EKOSOK, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN), Universala Esperanto-Asocio estis reprezentata en lastatempa kunsido de la estraro, en Vieno, de Humphrey Tonkin, reprezentanto de UEA ĉe UN-Novjorko, kaj Hans-Michael Maitzen, reprezentanto de UEA ĉe UN-Vieno.
La kunsido daŭris tri tagojn – de la 4-a ĝis la 6-a de aprilo. La unuan tagon la estraro kunsidis en la UN-sidejo en Vieno, la t.n. Internacia Centro. La duan kaj trian tagojn la kunvenejo estis la Palaco Palffy, en la urbocentro.
Ĉeestis eble deko da organizaĵoj pere de siaj reprezentantoj (kelkaj organizaĵoj, i.a. UEA, havis pli ol unu reprezentanton). Prezidis la prezidanto de CoNGO, Liberato Bautista (Novjorko). Ĉeestis ankaŭ la unua vicprezidanto, Cyril Ritchie (Ĝenevo), la dua vicprezidanto Martina Gredler (Vieno), kaj la kasisto Margaretha Jones (Novjorko).
Kvankam iom loze organizita, CoNGO estas tegmenta organizaĵo por la diversaj “substancaj komitatoj” en Vieno, Ĝenevo kaj Novjorko (kaj foje aliloke), kiuj okupiĝas pri granda gamo de agadoj (paco, edukado, malarmado, homaj rajtoj, ktp.). CoNGO fiksas la kondiĉojn por la funkciado de tiuj komitatoj. CoNGO konsistas el tiuj organizaĵoj en konsultaj rilatoj kun EKOSOK kiuj pagas jarkotizon al CoNGO. Ĝi, laŭeble, protektas kaj reprezentas iliajn interesojn antaŭ EKOSOK.
La unua tago estis dediĉita al komitataj kunsidoj (1. Financo, Monpetado kaj Rimeda Evoluigo; 2. Membraraj Evoluigo kaj Servoj; 3. Substancaj Komitatoj) kiuj tamen kunsidis sinsekve kaj en la pleno. Plejparte la dua kaj tria tagoj konsistis el repreno de aferoj jam diskutitaj en la komitataj kunsidoj.
En la dua tago, okazis speciala akcepto, en kiu la t.n. Ordo Supremus Militaris Templi Hierosolymitani (la Kavaliroj de Jerusalemo) honoris Cyril Ritchie (kiu antaŭe estis prezidanto de CoNGO).
Sur la tagordo, aldone al internaj administraj aferoj, estis preparoj por festi la 75-an datrevenon de la fondiĝo de UN en la jaro 2020, kaj atento al la nuna stato kaj estonteco de la rilato inter UN unuflanke kaj la t.n. civila socio (inkluzive de neregistaraj organizaĵoj) aliflanke. UEA estis nomita al tripersona subkomitato por pluesplori ĉi-lastan demandon. La aliaj du membroj de la subkomitato estas Cyril Ritchie, vicprezidanto de CoNGO, kaj Laurie Richardson, de la virina organizaĵo FAWCO.
Verdire, la tradicia sistemo de NROj en konsultaj rilatoj kun EKOSOK estas minacata de du flankoj: unue, la Komitato de EKOSOK pri NROj (la komitato kiu aljuĝas konsultajn rilatojn kaj kiu konsistas el certaj membraj ŝtatoj) estas profunde politikigita, tiel ke organizaĵoj kiuj normale taŭgus por tiu rolo estas rifuzitaj pro kontraŭstaro de tiu aŭ alia ŝtato; due, la koncepto “civila socio” iom post iom gajnas akcepton en UN, tiel ke UN mem sentas sin libera kunlabori kun movadoj, civitanaj unuoj, kaj foje NROj mem, kiuj ne estas formale ligitaj al UN. En mondo de sociaj medioj, tiu nova aliro ne estas sensenca: iam NROj estis esence la sola maniero de internacia civitana kunlaboro; nun ekzistas amaso da aliaj strukturoj.
La subkomitato ankoraŭ ne komencis sian laboron.
Oficejo por rilatoj kun UN, Universala Esperanto Asocio, 777 United Nations Plaza, New York, NY 10017. [1] 212-687-7041. www.esperantoporun.org.