Ĉiun jaron, la 21an de septembro, Unuiĝintaj Nacioj alvokas al ĉiuj nacioj kaj homoj demeti siajn armilojn kaj rekonfirmi sian sindediĉon al harmonia kunvivado. Hodiaŭ, dum ni markas la 100-tagan retronombradon al la venonta Internacia Tago de Paco, mi invitas al tutmonda pripensado al ties ĉi-jara tre aktuala temo. “Klimata Agado por Paco” alportas klaran mesaĝon: la tutmonda klimata krizo estas minaco al sekureco kaj stabileco. Dum marbordaj areoj kaj kompromititaj enlandaj regionoj fariĝas neloĝeblaj, milionoj da homoj estas devigataj serĉi sekurecon kaj pli bonan vivon aliloke. Ekstremaj veteraj okazaĵoj kaj katastrofoj plioftiĝas, kaj sekve disputoj pri malkreskantaj rimedoj riskas provoki klimatrilatajn konfliktojn. Pasintan monaton, mi vizitis Sudan Pacifikon kaj vidis la defiojn kiujn suferas tiuj, kiuj frontas ĉi tiun ekzistominacan danĝeron. Sed ne nur foraj insuloj estas inter tiuj kies estonteco estas en danĝero. Kio okazas tie estas antaŭsigno de tio, kio estas rezervita al la tuta homaro. Urĝa klimata agado estas tuttera nepraĵo. Por mobilizi la bezonatan ambicion, mi kunvokos Konferencon pri Klimata Agado la 23an de septembro ĉe la UN-sidejo en Novjorko. Mi petis al mondaj gvidantoj veni kun konkretaj kaj realismaj planoj por rapide akceli agadon por efektivigi la Parizan Interkonsenton, kaj fari pivotan moviĝon al pli pura, pli sekura kaj pli verda estonteco. En ĉi tiu klopodo, ili estos subtenataj de la pasiaj voĉoj de junulinoj kaj junuloj ĉirkaŭ la mondo, kiuj komprenas, ke ilia estonteco estas en risko. Temas pri la plej granda batalo de niaj vivoj, kaj konkuro kontraŭ la tempo. Ni povas venki – kaj ni devas venki. Solvoj estas en niaj manoj: impostu poluadon, ne homojn; ĉesu subvencii fosiliajn resursojn; ĉesu konstrui novajn karbajn fabrikojn ĝis la jaro 2020; fokusiĝu je ekonomio verda, ne griza. Mi kalkulas je via daŭra subteno, dum ni strebas por konstrui mondon, kie ni povas vivi ĉiun tagon en harmonio kun la medio kaj unuj kun aliaj.
António Guterres, Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj