Junaj Esperanto-parolantoj laboras por la Celoj por Daŭripova Evoluigo

Delegacio de TEJO, la organizaĵo de junaj Esperanto-parolantoj, partoprenis la Tutmondan Festivalon pri Agado rilate al la Celoj por Daŭripova Evoluigo (SDG Global Festival of Action) en Bonn, Germanio, de la 2-a ĝis la 4-a de majo. La aranĝon organizis Unuiĝintaj Nacioj, kadre de la Kampanjo por Aktivado.  La Ĝenerala Sekretario de TEJO Konstanze Schönfeld (Tuŝka) kaj la volontulino Manuela Burghelea reprezentis la organizaĵon.  La celoj de la festo estis subteni la plenumon de la Celoj por Daŭripova Evoluigo tra la mondo, konekti homojn el pluraj kontinentoj kaj prezenti novajn, elstarajn projektojn.

Pri la aranĝo, Tuŝka rakontas:

“Homoj tre entuziasmiĝis pri Esperanto, elŝutis la apon Duolingo por eklerni ĝin kaj petis informojn pri niaj interkontinentaj agadoj.  Ekde kelkaj jaroj, la impreso de la homoj pri Esperanto estas pli kaj pli videble pliboniĝanta.

“Estis sufiĉe multe da spaco por junaj homoj por kunkrei, diskutadi, kritike komentadi dum la evento. Mi esperas ke estontece ni sukcesos partopreni la aranĝon denove, kun pli granda delegacio de junaj esperantistoj.”  (TEJO Aktuale)

Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio, numero 41, julio 2019

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s