Lingva simpozio emfazis la bezonon ne nur paroli sed aŭskulti

En mondo kie problemoj kaj ankaŭ solvoj fariĝas tutmondaj laŭ karaktero, ni devas lerni aŭskulti la mondon en ĉiu ties diverseco – en la lingvoj de ordinaraj homoj.  Jen unu el la ĉefaj konkludoj de la Jara Simpozio de la Studogrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj, kiu kunvenis en Novjorko la 9-an kaj 10-an de majo, 2019.

Aŭskulti, Paroli kaj Agadi en Multlingva Mondo” estis la temo de la simpozio, kiu kunvenigis funkciulojn de UN, universitatanojn kaj lingvajn fakulojn tra du plenaj tagoj de prelegoj, referaĵoj kaj diskutoj.

La lingva dimensio de la laboro de UN, diris la simpoziaj partoprenantoj, estas ofte neglektata aŭ senkomente akceptata – ne nur la formala uzo de la ses laborlingvoj de UN (angla, araba, ĉina, franca, hispana, rusa) en UN, sed ankaŭ la interrilato de UN kun publiko kiu parolas eĉ milojn da diversaj lingvoj.

Dudirekta konversacio estas lingva defio kaj ankaŭ lingva neceso, ĉar UN bezonas la fidon de ĉiuj partioj, inkluzive de la granda publiko kiun ĝi servas – kaj senpere kaj pere de siaj membraj ŝtatoj.

Simpoziaj partoprenantoj notis, ke la Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres laboras por forigi la mankon de atento al lingvaj demandoj. “Multlingvismo estas esenca valoro de Unuiĝintaj Nacioj,” lastatempe asertis la Ĝenerala Sekretario – precipe en kunteksto en kiu la 17 Celoj de UN pri Daŭripova Evoluigo ne estas atingeblaj sen aktiva kunlaboro kaj kontribuado de ĉiu socia nivelo.

Tri ĉefparoladoj emfazis kontrastajn aspektojn de tiu ĉi demando. Thomas Ricento, profesoro pri edukado en la Universitato de Kalgario, Kanado, kaj specialisto pri aplika lingvistiko, atentigis pri miskomprenoj pri la naturo de lingvo – miskomprenoj kiuj povas konduki al malbone formulitaj lingvaj politikoj. Ambasadorino Narjess Saidane, de la Internacia Organizaĵo de la Frankofonio, sugestis, ke lingva malegaleco subfosas la mesaĝon de UN kaj kreas senton de malplivaloro inter tiuj kiuj estas devigataj adaptiĝi al siaj lingve pli potencaj najbaroj.

Kontraste, la direktorino de internaciigo ĉe Facebook, Iris Orriss, montris al la fakto, ke Facebook larĝigas la gamon de lingvoj kiujn ĝi uzas, vastigante sian lingvan diversecon. Tiu malfermiteco al diverseco povus roli kiel utila modelo por UN, kiel diversaj partoprenantoj atentigis.

Inter la kontribuantoj al la programo en Novjorko estis ambasadoroj kaj iliaj reprezentantoj el Malio, Kanado, Portugalio, Hispanio kaj la Ligo de Arabaj Ŝtatoj, plus stabanoj el pluraj sekcioj de UN.

Subtenis la simpozion la Centro por Aplika Lingvistiko (Washington DC), Esperantic Studies Foundation, La Frankofonio, Universala Esperanto-Asocio, kaj aliaj. Birkbeck, University of London donis subtenon al paralela ateliero ĉe UN.

La Studogrupo pri Lingvo kaj Unuiĝintaj Nacioj (www.languageandtheun.org) celas krei dialogon pri la lingva politiko de UN kaj pri ties uzo de lingvaĵo kaj lingvoj en interrilato kun siaj multaj publikoj.

La venontjara simpozio okazos la 7-an ĝis la 9-an de majo en Novjorkurbo kaj en Princeton, Novĵerzeo, sub la titolo “Lingvo kaj migrado: Travivado kaj memoro.” Ĝin sponsoros interalie Universitato Princeton.  La alvokon por proponoj pri referaĵoj vi trovos ĉe

https://piirs.princeton.edu/event/conference-language-and-migration-experience-and-memory

Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio, numero 41, julio 2019

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s