Venezuelo: La FAES, Fortoj de Speciala Agado de la Nacia Bolivara Polico, ilo de politika represio

La Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj (AKHR) publikigis ĉi-vendredon 5an de julio, sian raporton pri la situacio de la homaj rajtoj en Venezuelo. Ĝi emfazas la rolon de la FAES, la fortojn de specialaj agadoj.

Ili obeas nur la ordonojn de la prezidento. Kreitaj en aprilo 2016 fare de Nicolas Maduro, la Fuerzas de acciones especiales (fortoj de specialaj agadoj) estas unuo de la nacia polico, kiu celis origine lukti kontraŭ la organizita krimo kaj la drogŝakrado.

Fakte, same kiel Hugo Chavez, Nicolas Maduro tute ne fidas la policon kaj la armeon. Li ankaŭ ne fidas la Sebin (Interna spionado), kaj la DGCIM (Ĝenerala Direkcio de la milita spionado), du organoj kreitaj de lia antaŭulo, ĉar tiam fortaj konkurencoj ekzistis ene de la ŝavisma kampo. Pro tio, li deziris apogi sin sur propra unuo: la FAES.

Laŭ la raporto publikigita ĉi-vendredon, la FAES kulpas pri multegaj eksterjuĝaj ekzekutoj. La AKHR mencias ekscesan uzadon de perforto el intenca maniero, cele al disvastigo de timo, kaj malkuraĝigo de la opoziciantoj. La personoj pridemanditaj dum la misio de Michelle Bachelet en Venezuelo priskribas tiun taĉmenton kiel «morto-skadron», «eksterman grupon». Laŭ la venezuela NRO Provea, citita en la raporto, pli ol 3 600 personoj estis murditaj inter 2017 kaj 2018, kaj ĝi opinias, ke 28% el tiuj mortintoj estis ekzekutitaj de la FAES.

La homoj de la FAES moviĝas en nigraj ne-enmatrikuligitaj veturiloj. Nigre vestitaj de la kapo ĝis la piedoj, ili ĉiam estas enkapuĉitaj, kaj pro tio, estas tute nerekoneblaj. Kiam ili alvenas en kvartalo, tiuj taĉmentoj blokas la enirejojn kaj elirejojn, ke neniu sciu, kio okazas, ankaŭ detaligas la raporto de la AKHR.

Tiuj homoj supertrejnitaj kaj peze armitaj, ne hezitas pafmortigi siajn viktimojn flanke de aliaj familianoj, kutime per kuglo en la torakon. Laŭ UN, la FAES ankaŭ ekspertas pri manipulado de la krimaj scenejoj.

La Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj postulas enketojn travideblajn kaj sendependajn, kaj garantiojn, ke tiaj agoj ne plu okazu. En siaj rekomendoj, la Alta Komisarino Michelle Bachelet postulas senkondiĉan malfondon de tiuj specialaj fortoj.

 La aliaj aktoroj de la represio 

La FAES ne estas la sola polica unuo kritikata en tiu raporto. Ankaŭ la CICPC, unuo de enketo scienca, puna kaj kriminala, la Bolivara nacia gvardio (GNB), la Sebin, la DGCIM kaj la Bolivara nacia polico (PNB) kulpas pri gravaj malobservoj de la homaj rajtoj.

Alia grava aktoro ankaŭ figuras en tiu listo:  la «colectivos». Tiuj grupoj da armitaj civiluloj, komanditaj de la Socialista Partio unuiĝinta, kaj ofte estritaj de krimuloj, akompanas regule la oficialajn unuojn de la policistoj. Tiuj «colectivos» ankaŭ majstre praktikas timigon, ŝtelojn kaj murdojn.

Neniam Milito Inter Ni

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s