Malsato daŭrigas sian kreskadon en la mondo

Laŭ raporto publikigita ĉi-lundon 15an de julio fare de la Unuiĝintaj Nacioj, la malsato en la mondo tuŝas 821,6 milionojn da personoj en 2018, kontraŭ 811 pasintjare. Post jardekoj da malkresko, temas pri la tria sinsekva jaro de altiĝo de la subnutrado, ankaŭ nomata nutrada malsekureco.

Post jaroj da malaltiĝo, la subnutrado senĉese kreskas de post 2015. Pasintjare, ĝi tuŝis 821,6 milionojn da personoj, indikas jarraporto publikigita pasintan lundon fare de pluraj organizaĵoj de Unuiĝintaj Nacioj. Unu persono el naŭ suferas pri malsato pro interalie konfliktoj kaj klimata varmiĝo.

La perspektivo de mondo sen subnutrado antaŭ la fino de la jaro 2030 konsistigas «grandegan defion», notas la raporto. Tiu projekto estas unu el la celoj de daŭripova disvolviĝo, fiksita je tiu limdato. «Ni ne atingos tiun celon antaŭ la jarfino 2030», vigle asertis David Beasley, estro de la Monda Nutrad-Programo (PAM), dum konferenco ĉe la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj.

«Sen nutrada sekureco, ni neniam havos pacon nek stabilecon», li alarmis, substrekante la interagadon de tiuj faktoroj. Ĉie, kie ekstremismaj grupoj havas influadon, malsato estas utiligita de ili kiel armilo por apartigi aŭ rekrutigi, atentigis David Beasley.

20% el la koncernataj personoj estas en Afriko

La raporto, verkita de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj, partnere kun la Internacia Fonduso por Disvolviĝo de Agrikulturo, la Unicef, la Monda Nutrada Programo, kaj la Monda Organizaĵo pri Sano mencias, ke la subnutrado plu restas komuna en multaj kontinentoj. En Afriko, ĝi tuŝas preskaŭ 20% el la loĝantaro ; en Azio, pli ol 11% ; en Latin-Ameriko, kaj Karibio, malpli ol 7%.

Aldonante al tiuj personoj suferantaj pri malsato, tiujn tuŝatajn de nutrada malsekureco, la Unuiĝintaj Nacioj taksas je pli ol 2 miliardoj da loĝantoj de la planedo la nombron de personoj, kiuj ne havas kutiman aliron al nutraĵoj sanaj, nutroriĉaj, kaj en sufiĉa kvanto. 8% el ili vivas en Norda Ameriko kaj Eŭropo.

Paradokse, la raporto indikas, ke trograseco kaj trodikeco plu kreskas en ĉiuj regionoj, aparte ĉe la junaj infanoj kaj plenkreskuloj. En 2018, ĉirkaŭ 40 milionoj da infanoj malpli ol kvin jaraj prezentas eksceson de pezo. En 2016, 131 milionoj da infanoj de 5 ĝis 9 jaroj, 207 milionoj da adoleskantoj, kaj du miliardoj da adoltoj suferas tropezecon, laŭ la raporto.

Neniam Milito Inter Ni

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s