La 26-a de julio estis la dato en la jaro 1887 kiam L.L. Zamenhof, el Varsovio, aperigis sian unuan libron pri Esperanto, tiel lanĉante la tiam nomatan Internacian Lingvon al historio de konstanta uzo de tiu tago ĝis hodiaŭ. Esperanto-Tago, kiel ĝiaj parolantoj nun nomas ĝin, estas okazo retrorigardi al tiu kontinua historio kaj samtempe alrigardi la estontecon. Malakceptite de la Ligo de Nacioj en la 1920aj jaroj kaj ĝuante relative malmultan oficialan rekonon eĉ hodiaŭ, Esperanto estas iasence subgrunda movado.
Ankoraŭ multaj homoj surpriziĝas ekscii, ke Esperanto-parolantoj nombras je centmiloj (eble eĉ milionoj) da aktivaj uzantoj, kaj ke la lingvo konstante evoluas kaj ekspansias ekde la tagoj kiam Zamenhof ĝin fondis per eta milvorta leksiko kaj kelketaj gramatikaj reguloj. Ĝi estas nun plena kaj kompleta lingvo, kiel pruvas ĝiaj parolantoj. UNESCO rekonas tion, kaj la revuo de UNESKO, UNESKO-Kuriero, aperas en Esperanto-eldono.
Ĉi-jare, Esperanto-Tago koincidos kun la ĉiujara Universala Kongreso de Esperanto (kiu en la nuna jaro okazos en Finnlando). Kvankam temas pri la 104-a tia kongreso, iuj homoj estas plene mirigitaj kiam ili ekscias, ke Esperanto estas la sola lingvo en tiuj kongresoj, aŭ ke ekzistas miloj da libroj en Esperanto, aŭ ke Esperanto havas denaskajn parolantojn, aŭ ke pli ol du milionoj da homoj elŝutis la Esperanto-apon de Duolingo.
Ni invitas vin aliĝi al ni en festado de tiu forto por mondaj paco kaj kompreniĝo, tiu movado kiu firme subtenas Unuiĝintajn Naciojn kaj ties Celojn por Daŭripova Evoluigo (argumentante por ili tra la tuta mondo, diskutante iliajn virtojn kaj mankojn en miloj da kunvenoj kaj konversacioj, senlace laborante por internacia komunikado. Feliĉan Esperanto-Tagon al la tuta mondo!
Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio, numero 41, julio 2019